bufon/o PIV1

bufono  

Tia amuzisto, kiaj oficis en kortegoj, gajigante princojn per ŝercoj, ironio kaj sensencaĵoj: kiam vi ... prezentas aferojn komplete fremdajn al la veraj principoj, vi montriĝas bufono de bufonoj [1]. VD:spritulo
1. Bertilo Wennergren: Re: Ĝavo kaj Japanio, soc.culture.esperanto, 1998-04-29
ĉeĥe:
august, královský šašek
france:
bouffon
germane:
Spaßmacher, Hofnarr
hebree:
לֵיצָן
hungare:
udvari bolond
katalune:
bufó
pole:
błazen
ruse:
шут
slovake:
kráľovský šašo

bufoni

(ntr)
Agi kiel bufono, ridigi homojn per absurdaĵoj kaj neatenditaj ŝercoj.
france:
faire le bouffon
hungare:
bohóckodik
katalune:
bufonejar
pole:
błaznować
ruse:
шутействовать, паясничать

bufonaĵo  

Vigla kaj moka aŭ absurda ŝerco: nutri la fiŝojn per mono, tio estus bufonaĵo [2].
france:
bouffonnerie
hungare:
bohóckodás
katalune:
bufonada
pole:
błazeństwo, błazenada
ruse:
шутовство, буффонада

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.