*degrad/i

*degradi

(tr)
1.
Senigi iun je lia rango, malaltigi ies rangon: sep altrangaj oficiroj estis degraditaj [1].
2.
(figure) Malbonigi, disfaligi: la funkcio de […] mediacianto, kiu utilis en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, estas nun komercigita, senvalorigita kaj degradita [2]; dum pli ol triona jarcento […] Israelo submetas la palestinanojn al arbitra kaj degradanta okupado [3]; mi ne robotos plu, degradiĝinte en hom-maŝinon por ke post la monotona laboro mi rigardu la maron VaK ; dum la regno de Mobutu la lando pli kaj pli degradiĝis [4]; granda proprieto materiigas perversojn kaj ekscesojn […], deformas la demokration mem, kaj en la ĝenerala degrado de la kulturo, en la eksplodo de kruelo kaj barbareco, […] ni vidas la konturojn de tiu deformado [5]. SIN:degenerigi, korupti, ruinigiVD:dekadenci, disfali, kadukiĝi, ŝanceliĝi2
1. Monato, Bardhyl Selimi: Altranga protesto, 2010
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, La kvina potenco
3. Monato, Eskil Svane: Misinformaj komentoj, 2003
4. Monato, Serge Zandandu Ntomono Zola: Ŝuldo reduktita, 2003
5. La Ondo de Esperanto, Valentin Melnikov: Sistemo de kompromisoj
angle:
1. demote, downgrade, degrade
beloruse:
1. разжалаваць, панізіць у званьні, пазбавіць званьня
ĉeĥe:
1. degradovat, sesadit, snížit hodnost; zbavit funkce
france:
1. dégrader
germane:
1. degradieren, herabsetzen, zurückstufen
hebree:
1. לְהַשְׁפִּיל
hispane:
1. degradar
hungare:
1. lefokoz, degradál
pole:
1. degradować (kogoś)
portugale:
1. degradar, rebaixar
ruse:
1. разжаловать, понизить в звании
slovake:
1. degradovať, zbaviť hodnosti, zosadiť

administraj notoj