3eklips/o JED
eklipso

- Nedaŭra ŝajna malapero de astro: parta, plena eklipso de la suno. pereu la tago, en kiu mi naskiĝis […] nubo ĝin kovru, eklipsoj de tago faru ĝin terura [1]; spertulo, kiu volis kompari kalkulojn pri venonta eklipso kun similaj kalkuloj, faritaj de Babelaj astronomoj Iŝtar ; la 29an de marto 2006 okazis en Togolando eklipso de la suno [2]; estos, por la ŝatantoj de astronomio, ankaŭ kelke da lun-eklipsoj [3]; (figure) eĉ grandaj prestiĝaj lingvoj estas minacataj kaj perdas sian iaman statuson […] strange, pluraj popoloj kaj ŝtatoj ŝajnas bonvenigi tiun eklipson de siaj lingva graveco kaj kultura influo [4].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 3:5
2. Monato, Gbeglo Koffi: Konfuzo kaj kontraŭdiroj, 2006
3. Monato, Roberto Pigro: Ne ĉio brilanta estas diamanto, 2013
4. Monato, Garbhan MacAoidh: Lingva diverseco, 2007
2. Monato, Gbeglo Koffi: Konfuzo kaj kontraŭdiroj, 2006
3. Monato, Roberto Pigro: Ne ĉio brilanta estas diamanto, 2013
4. Monato, Garbhan MacAoidh: Lingva diverseco, 2007
- angle:
- eclipse
- beloruse:
- зацьменьне
- ĉeĥe:
- zatmění
- france:
- éclipse
- germane:
- Finsternis, Verfinsterung, Verdunkelung, Verdeckung
- hispane:
- eclipse
- hungare:
- elsötétülés, fogyatkozás, eklipszis
- indonezie:
- gerhana, eklips
- japane:
- 食 [しょく]
- katalune:
- eclipsi
- perse:
- گرفت
- pole:
- zaćmienie
- portugale:
- eclipse
- ruse:
- затмение
- slovake:
- zatmenie
- svede:
- förmörkelse
- ukraine:
- затемнення
eklipsa
- Rilata al eklipso: (figure) evidentiĝas nur kulmino de nesolvebla krizo, eble eklipsa punkto [5].
intermita5.
Monato, Franz-Georg Rössler: Simpla kalkulo, 2015
- beloruse:
- зацьменевы
- indonezie:
- ekliptis
- japane:
- 食の [しょくの]
- katalune:
- eclíptic
- pole:
- zaćmieniowy
- ruse:
- затменный
eklipsi
(tr)
- 1.
Nedaŭre kaŝi
ŝirmante
la vidon:
la luno eklipsis la sunon.
- 2.
- (figure) Ŝajnigi malpli rimarkinda la superecon de iu pro sia propra supereco: li vivis en Vieno, furoris, kiel virtuozo de la pompaj koloroj, sed lia valoro tuj post la morto eklipsiĝis SatirRak ; per la kvalito de siaj manĝaĵoj Gribojedovo tute eklipsis ĉiun ajn restoracion en Moskvo MkM ; preskaŭ ĉiam dominas la ekonomio, kiu ankaŭ ĉi-foje eklipsis aliajn temojn [6].
6.
Monato, Isikawa Takasi: Denove nuklee, 2013
- angle:
- eclipse 2. surpass
- beloruse:
- зацьміць
- ĉeĥe:
- zatemnit, zatemňovat
- ĉine:
- 2. 日蚀 [rìshí]
- france:
- éclipser
- germane:
- 1. verfinstern 2. in den Schatten stellen
- hebree:
- ללקות
- hispane:
- eclipsar
- hungare:
- 1. eltakar, árnyékba borít 2. a háttérbe szorít
- indonezie:
- 1. membayangi 2. melampaui, mengungguli, melebihi, melewati
- japane:
- 食する [しょくする], 覆い隠す [おおいかくす], 輝きを奪う [かがやきをうばう], 圧倒する [あっとうする]
- katalune:
- eclipsar
- pole:
- 1. zaćmiewać, przesłaniać 2. zaćmiewać, przyćmiewać
- ruse:
- затмевать, затмить
- slovake:
- zatemniť
- ukraine:
- затемнювати, затьмарювати
luneklipso, luna eklipsejo
- Astronomia evento, kiam la Tero kovras sunlumon ĝis malheliĝas la luno: ... sed la astra dispozicio sur la ĉielo: 31 dec 2000 ne estis plenluno (ĝi, eĉ kun luneklipso, okazis 9 jan 2001) [7]; kaj parte ĉar li vidis la cirklan ombron de la Tero sur la Luno dum luneklipso [8];
7.
La Ondo de Esperanto, Sergio Pokrovskij: Politike korekta evangelio,
8. , Erik Høg: La profundo de la ĉielo — kredo kaj scio dum 2500 jaroj,
8. , Erik Høg: La profundo de la ĉielo — kredo kaj scio dum 2500 jaroj,
- indonezie:
- gerhana bulan
suneklipso, suna eklipsejo
- Astronomia evento, kiam la luno kovras sunlumon, parte aŭ plene: Taleso (ĉ. 6a jarcento a.K.) laŭdire prognozis la suneklipson de 586 a.K. Rsp ; 15 minutojn post la suneklipso mi ekokupiĝis pri la lingva enigmo [9];
9.
La Ondo de Esperanto, No. 10 (60)
- indonezie:
- gerhana matahari
administraj notoj
pri
eklips/o
:
~o: ĉu ne ekzistas figura senco (ŝia populareco suferis ~ojn)? ~i FIG: ĉu io ne povas ~i ion? [MB]