eksklud/i PV , esklud/i PV
ekskludi, eskludi ↝
-
Ekskluzivi:
ĝi ekskludas el la statistiko homojn, kiuj rezignis
serĉi laboron
[1];
la Plano Marshall […] ekskludis komunistojn el la registaroj
[2];
li kredis ke Dio lin ekskludis de sia amo
[3];
[oni] tro okulfrape evitas tiklajn punktojn aŭ ekskludas eventualajn
meritojn de alternativaj teorioj
[4];
Zamenhof ekskludis la eblon, ke la hilelismo povus esti danĝera por Esperanto
[5];
la ludgvidisto havas krome la rajton en motivitaj kazoj ekskludi
iun ludiston
[6].
eksigi
1.
Hori Yasuo: Senlaboreco atakas la arkipelagon, Monato, jaro 2002a, numero 4a, p. 10-11a
2. Financial Times : „La Zono kaj Vojo“ ne estas ĉina versio de ...
3. La lepro foriĝis de li, kaj li fariĝis pura
4. Monato, Boris Kolker: Supraĵe rozkolora
5. De Hilelismo al Homaranismo ĉe L. L. Zamenhof
6. Tibor Ujlaky-Nagy: La Sporta Lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972

- beloruse:
- выключаць
- ĉeĥe:
- diskvalifikovat, nezahrnovat v sobě, vyloučit
- france:
- exclure (laisser hors de)
- germane:
- ausschließen, ausnehmen
- hebree:
- לא לכלול
- hispane:
- excluir
- hungare:
- kizár (átv.)
- katalune:
- excloure
- pole:
- wykluczać, wyłączać (np. kogoś poza nawias)
- portugale:
- excluir
- ruse:
- исключать
- slovake:
- neobsahovať, vylučovať, vynímať
ekskludo ↝
-
Ago ekskludi aŭ ĝia rezulto:
la risko de mizero kaj socia ekskludo en la Eŭropa Unio malkreskas
[7];
homoj, kiuj apartenas al komunumoj aliaj ol la tradiciaj kristanaj eklezioj,
ofte spertas ekskludojn kaj rifuzojn en la labormerkato
[8];
post la fondo de fiŝkapta zono bazita sur la 200-mejla dummilita ekskludozono
ĉirkaŭ la insuloj, la registaro de la Falklandaj Insuloj vendis licencojn por
fiŝkaptado
[9].
escepto
7.
Pola Retradio en Esperanto
8. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, 2003
9. Monato, Lenio Marobin: Falklandaj Insuloj prosperas, 2012
8. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, 2003
9. Monato, Lenio Marobin: Falklandaj Insuloj prosperas, 2012
- germane:
- Ausschluss, Ausnahme