evaku/i
evakui ↝
(tr)
- 1.
- Organizite transporti homojn aŭ aĵojn el unu loko en alian por savi el danĝero kaj (plej ofte) kun la intenco poste revenigi en la konstantan lokon: evakuito.
- 2. ↝
-
Amase forlasi loĝlokon,
urbon, regionon pro proksima danĝero:
evakui fortikaĵon, hospitalon;
la malamiko evakuis la okupitan teritorion; du miloj da vilaĝanoj, ĉiuj evakuis kaj la vilaĝo fariĝis tute senhoma [1].
malokupi
Rim.:
La du sencoj de la vorto gramatike kontraŭdiras unu
al la alia, sed ambaŭ renkonteblas en la viva lingvo.
Evidente, la uzo ankoraŭ ne stabiliĝis.
[Jurij Finkel]
1.
Hemmi Yô, trad. Doi ĉieko: Homoj manĝantaj, „la vilaĝo
kie
bonodoras tilio“, p. 93a
- angle:
- evacuate
- beloruse:
- 1. эвакуаваць
- ĉeĥe:
- evakuovat, nuceně, vyklidit (vojensky), vyklidit spěšně
- france:
- évacuer
- germane:
- evakuieren, räumen
- hispane:
- evacuar
- hungare:
- evakuál, kiürít
- pole:
- ewakuować
- portugale:
- evacuar
- ruse:
- 1. эвакуировать 2. покинуть (место), оставить (территорию)
- slovake:
- evakuovať, vyprázdniť, vysťahovať
- svede:
- evakuera
evakuo
-
Amasa forlaso de antaŭe loĝata, okupata loko:
la rapida evakuo devigis nian armeon lasi la artilerion al malamikoj.
- angle:
- evacuation
- beloruse:
- эвакуацыя
- ĉeĥe:
- evakuace
- france:
- évacuation
- germane:
- Evakuierung, Räumung
- hispane:
- avacuación
- hungare:
- evakuálás, kiürítés
- pole:
- ewakuacja
- ruse:
- эвакуация
- slovake:
- vyprázdnenie, vysťahovanie