generator/oPVEF
generatoro
- 1.
Maŝino, kiu produktas
elektron:
du generatoroj zumadis kiel gigantaj burdoj, kaj […] la elektraj
maŝinoj tiom kaptis ilian intereson, ke ili unue tute forgesis pri la floroj
InfanTorent2
;
ne pluvis sufiĉe, tial la generatoroj, kiuj […] uzas akvofalan energion,
ne povas funkcii je sia normala kapacito
[1];
sur la ebenaĵon suprengrimpis traktoro, alportanta generatoron, kiu donis la
elektran kurenton
[2];
la horloĝo, kiu regas la elektrajn generatorojn, saltis kalendare 35 tagojn, kio
tute ne ĝenis la elektran kurenton
[3];
ventogeneratoroj kun siaj gigantaj fostoj kaj grandegaj aloj ne havas la ĉarmon de
nederlandaj ventmueliloj
[4];
kvankam […] tre malfacilas disponi la tutan potencon produkteblan de
la aerogeneratoroj (ventgeneratoroj) , […] la daŭre ampleksiĝanta
nombro de eolcentraloj prognozigas, ke baldaŭ vento devancos atomon […] en la
kvanto de
efektive produktata energio
[5];
centralo2
dinamo,
alternatoro,
baterio
motoro1,
transformatoro,
turbino- 2.
Maŝino kontinue produktanta alian formon de energio
aŭ fluidan aŭ erecan substancon:
son-, varmo-, malvarmo-, oksigen-, neĝgeneratoro;
la gasgeneratoro produktas […] 60 - 150 litrojn da nitrogeno
[6];
la granda generatoro povas produkti ĉiutage ĝis 5000 litrojn da pura akvo
[7];
unu aerosola generatoro kapablas desinfekti ejon grandan je 100 000 kvadrataj metroj
[8];
la portebla aparato konsista[s] el unu generatoro de malaltaj
(son)frekvencoj funkcianta per kurento, unu amplifilo kaj unu tubo
por envojigi kaj enfokusigi sonon
[9].
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru
(elektro-)generilo.
1.
Bardhyl Selimi: Energia katastrofo, Monato, 2001/01, p. 13
2. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago, 2004
3. Gilbert Ledon: Bugra bug-insekto, Monato, 2000/05, p. 5
4. Monato, Stefan Maul: Necesas energio, 2008
5. Monato, Hektor Alos i Font: Venta energio superas la atoman, 2005
6. Vikipedio, Aerkuseno
7. Maŝino mildigu la soifon de la mondo | Esperanta Retradio
8. Monato, LAST: Entreprenistoj kontraŭ netipa pneŭmonio, 2003
9. Monato, Roberto Pigro: Estingi fajron per sonoj, 2015
2. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago, 2004
3. Gilbert Ledon: Bugra bug-insekto, Monato, 2000/05, p. 5
4. Monato, Stefan Maul: Necesas energio, 2008
5. Monato, Hektor Alos i Font: Venta energio superas la atoman, 2005
6. Vikipedio, Aerkuseno
7. Maŝino mildigu la soifon de la mondo | Esperanta Retradio
8. Monato, LAST: Entreprenistoj kontraŭ netipa pneŭmonio, 2003
9. Monato, Roberto Pigro: Estingi fajron per sonoj, 2015
- angle:
- generator
- beloruse:
- генэратар
- ĉeĥe:
- generátor, oscilátor, vyvíječ
- ĉine:
- 发生炉 [fāshēnglú], 振荡器 [zhèndàngqì]
- france:
- générateur (éle., techn.)
- germane:
- Generator, Erzeuger
- hispane:
- generador
- hungare:
- generátor
- japane:
- 発電機 [はつでんき], 起電機 [きでんき]
- nederlande:
- generator
- pole:
- 1. prądnica, alternator, generator prądu 2. generator
- portugale:
- gerador (eletricidade)
- ruse:
- генератор
- slovake:
- generátor, oscilátor, vyvíjač
- svede:
- generator
- tibete:
- སྐམ་གློག་
- ukraine:
- ґенератор