1motor/o

motoro

1.
TEK Maŝino servanta por transformi ian energion (precipe elektran aŭ ĥemian) en meĥanikan laboron: la ŝoforo, kolermiena, startigis la motoron de sia kamiono [1]; kvar elektraj motoroj troviĝas sub la ŝipo […], gasturbinoj, similaj al tiuj de grandkapacitaj avioj, kaj pli puraj kaj silentaj ol dizelaj motoroj, estas uzataj por produkti la elektran energion por la motoroj [2]; funkciiginte la motoron, la junulo plioftigis la elektrajn fajrerojn […kaj] la veturilo ruliĝis kun rapideco de vagonaro [3]; mi ĉerpadis la akvon el la ŝipeto, kaj per plena gaso mi direktis la motoron kontraŭ la vento [4]; personaj komputiloj iĝis pli kaj pli […] bruaj, la kaŭzo de tiu bruo estas la motoroj […]: tiu de la disko, kaj tiu de ventumiloj [5]; la truo ne estis sufiĉe granda, mankis signoj de flugmaŝinaj motoregoj, kaj estis trovita motoro de misilo [6]. SUP:moviloVD:generatoro, turbino
2.
(figure) Tiu aŭ tio, kiu instigas al ia agado aŭ progreso: la lingvo ja estas la ĉefa motoro de la civilizacio [7]; [li] estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj, la ĉefa motoro de nia lasta kongreso en Ĝenevo [8]; Cathy Schulze […] ĉefmotoris la tre gravajn somerajn kursojn en la Sanfranciska Ŝtata Universitato [9].
1. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap.5a
2. Christian Bertin: Reĝino de la maroj, Monato, 2004/3, p. 12
3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dudeka Ĉapitro
5. Monato, Franck Arnaud: Kvietigu tiun komputilon!, 2004
6. Monato, Ian Fantom: 2007
7. Zamenhof: el la Unua libro de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio, Parto 6a
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
9. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)
afrikanse:
enjin
albane:
motor
amhare:
ሞተር
angle:
motor, engine
arabe:
محرك
armene:
շարժիչ
azerbajĝane:
mühərrik
beloruse:
матор, рухавік
bengale:
ইঞ্জিন
birme:
အင်ဂျင်ကို
bosne:
motor
ĉeĥe:
motorika
ĉine:
摩托 [mótuō], 馬達 [mǎdá], 马达 [mǎdá], 引擎 [yǐnqíng], 发动机 [fādòngjī], 發動機 [fādòngjī]
dane:
motor
estone:
mootori
eŭske:
motorra
filipine:
engine
france:
moteur (subst.)
galege:
motor
germane:
Motor 2. Treiber
guĝarate:
એન્જિન
haitie:
motè
hinde:
इंजन
hispane:
motor
hungare:
1. motor 2. motor, mozgató
irlande:
inneall
islande:
vél
japane:
エンジン
jide:
מאָטאָר
jorube:
hun
kanare:
ಎಂಜಿನ್
kartvele:
ძრავა
katalune:
motor
kazaĥe:
қозғалтқыш
kimre:
peiriant
kirgize:
машина
kmere:
ម៉ាស៊ីន
koree:
엔진
kose:
injini
kroate:
motor
kurde:
makîne
latve:
dzinējs
laŭe:
ເຄື່ອງຈັກ
litove:
variklis
makedone:
моторот
malagase:
maotera
malaje:
enjin
malajalame:
എഞ്ചിൻ
malte:
magna
maorie:
pūkaha
marate:
इंजिन
monge:
cav
mongole:
хөдөлгүүр
nederlande:
motor
njanĝe:
injini
okcidentfrise:
motor
panĝabe:
ਇੰਜਣ ਨੂੰ
paŝtue:
انجن
perse:
1. موتور 2. محرک
pole:
motor, silnik
portugale:
motor
ruande:
moteri
rumane:
motor
ruse:
1. двигатель, мотор 2. двигатель, движущая сила
samoe:
afi
sinde:
انجڻ
sinhale:
එන්ජිම
skotgaele:
einnsean
slovake:
motorika
slovene:
motor
ŝone:
injini
sote:
enjene
sunde:
mesin
svahile:
injini
svede:
1. motor
taĝike:
муҳаррик
taje:
เครื่องยนต์
tamile:
இயந்திரம்
tatare:
двигатель
telugue:
ఇంజిన్
ukraine:
двигун
urdue:
انجن
uzbeke:
motor
vjetname:
động cơ
zulue:
injini

motoristo

1.
Laboristo, maristo, teĥnikisto prizorganta motorojn: sur la ŝipo estis 21 persono[j], pereis motoristo, almenaŭ tri aliaj homoj vundiĝis [10]; sur la bordo hantis iaj grizaj figuroj, la motoristo kaj la direktilisto interŝanĝis rigardojn [11].
2.
=aŭtisto
10. En Moskvo brulegis kaj surfundiĝis motorŝipo «Sergej Abramov»
11. Ivan Efremov, trad. Jurij Finkel: La nebulozo de Andromedo, ĉap 11, La insulo de Forgeso
angle:
1. motor-mechanic, machinist 2. motorist
beloruse:
матарыст
ĉeĥe:
motorista, řidič motorového vozidla (obecně)
ĉine:
1. 机械师 [jīxièshī], 機械師 [jīxièshī], 机械工人 [jīxiègōngrén], 機械工人 [jīxiègōngrén], 机务员 [jīwùyuán], 機務員 [jīwùyuán] 2. 开车族 [kāichēzú], 開車族 [kāichēzú]
france:
motoriste
germane:
1. Maschinist, Mechaniker für Motoren 2. Automobilist
hungare:
2. autós
japane:
運転士 [うんてんし], 運転手 [うんてんしゅ]
katalune:
1. motorista (tècnic), maquinista 2. conductor
nederlande:
1. machinist 2. chauffeur
perse:
1. موتورچی 2. راننده
pole:
motorniczy
rumane:
mașinist
ruse:
1. моторист 2. автомобилист
slovake:
motorista
ukraine:
моторист

eksplodmotoro

Speco de motoro en kiu eksplodoj de miksaĵo de brulaĵo kaj aero puŝadas piŝtojn. SUB:dizelo2, karbura motoro
angle:
internal combustion engine
beloruse:
рухавік унутранага згараньня
ĉeĥe:
výbušný motor (zast.), zážehový motor
ĉine:
內燃機 [nèiránjī], 内燃机 [nèiránjī], 发动机 [fādòngjī], 發動機 [fādòngjī], 燃机 [ránjī], 燃機 [ránjī]
france:
moteur à explosion
germane:
Verbrennungsmotor
hungare:
robbanómotor, belső égésű motor
japane:
内燃機関 [ないねんきかん]
katalune:
motor d'explosió
nederlande:
ontploffingsmotor
perse:
موتور درونسوز، موتور احتراقی، موتور انفجاری
pole:
silnik spalinowy
rumane:
motor cu ardere internă
ruse:
двигатель внутреннего сгорания
slovake:
výbušný motor
ukraine:
двигун внутрішнього згоряння

vapormotoro

Speco de motoro, kiu uzas akvan vaporon por puŝadi piŝtojn. VD:lokomobilo, vapormaŝino
angle:
steam engine, external combustion engine
beloruse:
паравы рухавік
ĉine:
蒸汽机 [zhēngqìjī], 蒸汽機 [zhēngqìjī]
france:
machine à vapeur
germane:
Dampfmaschine, Dampfmotor
hungare:
gőzmotor
japane:
蒸気機関 [じょうききかん]
katalune:
màquina de vapor
nederlande:
stoommotor
perse:
ماشین بخار
pole:
silnik parowy
rumane:
motor cu abur
ruse:
паровой двигатель, двигатель внешнего сгорания

administraj notoj

eksplod~o: Mankas fontindiko.
eksplod~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vapor~o: Mankas fontindiko.
vapor~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.