gir/i PIV1

giri  

(ntr)
(malofte)
Moviĝi laŭ cirkla aŭ spirala kurbo; rondiri1: estis senvente, la kolomboj ludeme giradis super la domo [1]; M/S Atlǿy jam sukcesis pene giri 180 gradojn sur la malvasta fjordo kaj nun disaŭdigas hupsonon [2]. VD:turniĝi2, spirali, rotacii, rivolui, svingi, balanciĝi
Rim.: Estas troveblaj kelkaj ekzemploj de transiga uzo: ili […] komencis per speciala movo giri la supran korpoparton [3].
1. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
2. S. Johansson: El ombro de l' tempo, 2017
3. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 1a, ĉapitro 8a
france:
tournoyer, virer
germane:
Schleifen drehen, wenden
hispane:
girar

administraj notoj