9driv/i PV
9drivi
(ntr)
- 1. ↝
Flosi laŭ la puŝo de akvofluo aŭ vento (senstire, en alia direkto ol intencite, sen klara direkto): la ŝipo drivis pro motordifekto 9OA ; baleno ... drivanta malviva sur la akvo [1]; kiam ili longe rigardas ĝin, kun drivantaj someraj nuboj super ĝi [...,] ŝajnas al ili, ke la granda konstruaĵo kvazaŭ leviĝas kaj ŝvebas [2].
- 2.
- Deflankiĝi de la intencita direkto pro puŝo de vento aŭ akvofluo: la kuglo drivis pro la forta vento, kaj tial ĝi ne trafis la celon 9OA .
1.
R. E. Raspe, trad. J. D. Applebaum: [La Vojaĝoj kaj] Mirigaj Aventuroj de Barono
Münchhausen, ĉapitro 7a
2. Stellan Engholm: Vivo vokas, 1946
2. Stellan Engholm: Vivo vokas, 1946
- angle:
- drift
- france:
- dériver (aller à la dérive), aller à la dérive, être à la dérive
- germane:
- treiben, abtreiben
- hispane:
- ir a la deriva
- hungare:
- sodródik
- itale:
- 1. scadere (mar.), scarrocciare, andare alla deriva 2. deviare (intr.)
- pole:
- dryfować
- portugale:
- derivar (náut.), ficar à deriva
- ruse:
- дрейфовать, плыть по течению, плыть по ветру
9drivo PV
- 1.
- Ago drivi.
- 2. ↝
- (figure)
Malrapida ŝanĝiĝado aŭ moviĝado en
ia sistemo
(sen klara celo aŭ direkto):
lingva drivo
9OA
.
kontinenta drivo
- angle:
- drift
- france:
- dérive (action de dériver), dérapage (dérive)
- itale:
- deriva, scarroccio
- pole:
- dryf
fordrivi
- Longe drivi, malproksimiĝante: la nuboj ... dispeliĝis kaj fordrivis en la spaco kiel malpeza, molkontura vaporaĵo [3].
3.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro
2a
- angle:
- drift away
- ĉeĥe:
- odplavit se
- france:
- partir à la dérive, s'éloigner en dérivant
- itale:
- allontanarsi alla deriva
- pole:
- zdryfować
- slovake:
- odplaviť sa
kontinentodrivo,
kontinenta
drivo9OA
↝ 
Laŭ geologia teorio tre malrapida glito de kontinentoj tra jarmilionoj: ĝia ekzisto en la kanjono elokvente pruvis la doktrinon de kontinenta drivo [4].
4.
Pang Naiying: Tra la kanjono de Yarlung Zangbo,
El popola Ĉinio, 1999-10
- angle:
- continental drift
- france:
- dérive des continents
- itale:
- deriva dei continenti
- pole:
- dryf kontynentalny, wędrówka kontynentów, epejroforeza
administraj notoj
~o :
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.