*korb/o

*korbo

1.
Portebla ujo el kunplektitaj vergetoj, metalfadenoj ks, por enteni diversajn objektojn: korbo kun macoj [1]; korbo da vino [2]; la lastajn korbojn kun la fiŝoj oni elportis el la barkoj [3]; bazarkorbo [4]; li havis […] sur la dorso korbon kun instrumentoj [5]; l ili portis plenegan portokorbon sur la dorso [6]; li turnis sin al la palisandra tablo, sur kiu […] staris la arĝentaj korboj Marta ; senorde ŝi ĵetis en la korbon la muslinon kaj la puntojn [7]; li ligis sian pakon, prenis sian manĝaĵkorbon kaj ekiris laŭlonge de la dunoj [8]; abelkorbo; lavaĵkorbo [9]; rigardu supren al la lanternkorbo [10]; veturi supren en transportkorbo el la ŝakto de la minejo [11]; pano estas alportita, korbo estu forĵetita (ni ne bezonas plu tiun, kiu jam faris al ni servon) PrV .
2.
SPO Golejo (en la formo de pendanta korbo) uzata en korbopilkado. Ĝi estas muntata sur la stango kun tabulo kaj konsistas el korboringo kaj korboreto.
angle:
1. basket
beloruse:
1. кош, кошык, кашэль
bulgare:
1. кошница 2. кош
ĉine:
[lán], 栳 [lǎo], 篮子 [lánzi], 篓 [lǒu], 箩 [luó], 篚 [fěi], 笱 [gǒu], 䉤 [sǒu], 蔂 [léi]
france:
1. corbeille 2. panier (de basket)
germane:
1. Korb bazar~o: Marktkorb, Einkaufskorb. porto~o: Tragekorb, Rückentrage, Kiepe (Korb). lavaĵ~o: Wäschekorb.
hispane:
1. cesta
hungare:
1. kosár
indonezie:
1. keranjang abel~o: sarang lebah.
japane:
かご, ざる abel~o: 養蜂箱 [ようほうばこ].
katalune:
1. cistell
nederlande:
1. mand abel~o: bijenkorf. 2. korf
pole:
1. kosz, koszyk 2. kosz
portugale:
1. cesto ((ê)), cesta ((ê)) 2. cesto ((ê)), cesta ((ê))
rumane:
1. coșuleț
ruse:
1. корзина
tibete:
སློ་མ་

paperkorbo

Korbo por forĵetita papero: [li] subite demetas sian protezan dentaton kaj ĵetas ĝin en la paperkorbon [12]; ĉu Edgaro ne plu sendadas al la redakcio siajn poemojn?– ne li aĉetis propran paperkorbon kaj memstarigis sin [13]. VD:rubujo
12. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, En ĉiu brusto estas sia gusto
13. La Ondo de Esperanto, 2002, № 12
angle:
paper bin
ĉine:
字紙簍 [zìzhǐlǒu], 废纸篓 [fèizhǐlǒu], 紙簍 [zhǐlǒu], 回收站 [huíshōuzhàn]
france:
corbeille à papier
germane:
Papierkorb
nederlande:
papiermand

administraj notoj