1mirakl/o

miraklo

1.
Eksterordinara fenomeno kontraŭa al la leĝoj de naturo: la Eternulo aperigis signojn kaj miraklojn grandajn kaj suferigajn [1]; jen por la savo de la pia virino fariĝis miraklo, kaj la pano kaj ĉio en la korbo tie kuŝis aliformigitaj en rozojn [2]; miraklo inter mirakloj PrV . VD:magio, sorĉo
2.
(figure) Mirindaĵo: kiam estis konstruita la ponto, oni fieris pri tiu ĉi teknika miraklo [3]; la plej piaj pastroj, miraklofarantoj, tuŝas neniam viandon [4]; la groto […] havas multajn malgrandajn lagojn, naturajn labirintojn kaj miraklajn halojn [5];
angle:
miracle
beloruse:
цуд
bulgare:
чудо
ĉeĥe:
zázrak
france:
miracle
germane:
Wunder 1. übernatürliches Ereignis 2. Wunderwerk
hispane:
milagro
hungare:
csoda
japane:
奇跡 [きせき], 驚異 [きょうい]
katalune:
miracle 2. prodigi, meravella
nederlande:
wonder, mirakel
perse:
معجزه
ruse:
чудо
slovake:
div, zázrak, čudo
ukraine:
чудо

administraj notoj