pimp/a SPV

pimpa

(malofte)
Bela, plaĉa pro freŝeco, allogeco, vigleco: laŭ mia aspekto, mi ne estis glora ekzemplo de tiu tia pura kaj pimpa germana lando kaj de ĝiaj ĉiam tiel freŝe lavitaj kaj pimpaj enloĝantoj [1]; Aĥ, aĥ ! ― Anstataŭ pimpe // Alaŭdjubili al la lum' // Ja licas nur sengrimpe // Langvori en mucida hum' [2]; la eleganta piedo, kies artiko estas volvita de blanka bandaĝo […] similis al pimpa lotusfloro sur la verda fono de la kovrilo [3]; liaj laborvestaĵoj estis de aparta fasono kaj aspektis eĉ pimpe ĉe li [4]; li vestis sin per sia dimanĉa kompleto, siaj plej pimpa ĉapelo, palto, kaproledaj gantoj, kaj nigraj ŝuoj [5]. SIN:ĉarma, eleganta, ŝika, vigla
angle:
 dapper, spruce, stylish, natty
ĉeĥe:
 elegantní, přitažlivý, svůdný, vystrojený, švarný
france:
 pimpant
germane:
 adrett, fesch, flott, gepflegt, schnieke
nederlande:
 fleurig, elegant, koket
pole:
 elegancki, strojny, wymuskany, wytworny
portugale:
 sedutora, atraente
slovake:
 pôvabný, vábivý, švárny
ukraine:
 шикарний, франтівський, елеґантний

pimpulino

Pimpa, vigla, ordinare juna, alloga ino: estis swingin' London, la erotika ĉefurbo de la mondo, priloĝata de sennombraj pimpulinoj en miniaturaj jupoj [6].
6. T. Steele: Konvinka Kamuflaĵo, 2014
angle:
 babe
france:
 bimbo
germane:
 flotte Biene

administraj notoj