2popular/a PV

populara

1.
Facile komprenebla por la popolo: populara elokventeco, broŝuro. VD:elementa, triviala
2.
Konata kaj amata de la popolo: populara verkoZ , aŭtoro, oratoro; tiu en la publiko tre populara opinio estas eraraZ . VD:disvastigita, ĝenerala, kutima
angle:
popular
beloruse:
папулярны
ĉeĥe:
oblíbený, populární
ĉine:
民間 [mínjiān], 民间 [mínjiān], 風行 [fēngxíng], 风行 [fēngxíng], 受欢迎 [shòuhuānyíng], 受歡迎 [shòuhuānyíng], 吃香 [chīxiāng], 風靡 [fēngmǐ], 风靡 [fēngmǐ], 普及 [pǔjí], 抢手 [qiǎngshǒu], 搶手 [qiǎngshǒu], 大行其道 [dàxíngqídào]
france:
populaire
germane:
populär
hispane:
popular
hungare:
népszerű
japane:
人気のある [にんきのある], ポピュラーな [ぽぴゅらーな], 大衆的な [たいしゅうてきな], 通俗的な [つうぞくてきな], 平易な [へいいな]
nederlande:
populair
pole:
popularny, głośny, słynny
portugale:
popular
rumane:
agreat, popular, celebru
ruse:
популярный
slovake:
obľúbený, populárny
svede:
populär
ukraine:
популярний, загальнодоступний

populareco

Stato de io aŭ iu populara, konata, ŝatata, fama: estus danĝere por la civito, se persono kiu estas laŭ sia naturo metiisto ... sukcesus eniri la klason de batalistoj nur pro sia riĉeco aŭ populareco aŭ forto [1].
1. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, 2000
beloruse:
папулярнасьць
ĉeĥe:
oblíbenost, popularita, populárnost
france:
popularité
hispane:
popularidad
japane:
人気 [じんき], 人望 [じんぼう], 大衆性 [たいしゅうせい], 通俗性 [つうぞくせい]
pole:
popularność, renoma, rozgłos
rumane:
popularitate, renume, celebritate
slovake:
popularita, všeobecná obľúbenosť
ukraine:
популярність, загальнодоступність

popularigi

(tr)
Diskonigi al publiko fakajn sciojn en facila, ĝenerale komprenebla formo: popularigi la sciencon PV ; En 1971 aperis la valora popularscienca originalaĵo de Alberto Fernandez „Senĝenaj Dialogoj“, kiu celas popularigi la fundamentajn demandojn de fiziko kaj astronomio [2]
2. Esperanto en perspektivo, 1974. P. 266
angle:
popularize
beloruse:
папулярызаваць
ĉeĥe:
popularizovat, zpopulárnit
france:
vulgariser, populariser
hispane:
popularizar
japane:
大衆化する [たいしゅうかする], 通俗化する [つうぞくかする], 大衆向きにする [たいしゅうむきにする]
pole:
popularyzować, upowszechniać
rumane:
populariza, să răspândească
ruse:
популяризовать, популяризировать
slovake:
popularizovať
ukraine:
популяризувати

populariĝi

(ntr)
Iĝi populara, konata aŭ ŝatata de homoj: en la amfiteatroj populariĝis vesperaj spektakloj [3].
3. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
beloruse:
папулярызавацца
france:
se populariser
hispane:
hacerse popular
japane:
人気が出る [にんきがでる], 大衆化する [たいしゅうかする], 通俗化する [つうぞくかする]
pole:
popularyzować się, spopularyzować się
rumane:
devine popular, să devină populare
ruse:
распространиться, стать популя́рным, обрести́ популя́рность

popularscienca

(pri verko, prezentaĵo) Prezentanta sciencajn teoriojn kaj konceptojn en formo interesa kaj komprenebla al la ordinaruloj: Elstare belstila, kaj por ĉiuj legebla, popularscienca verko estas „Vivo de la plantoj“ de Paul Neergaard [4].
4. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj, 1984
beloruse:
навукова-папулярны
ĉine:
科普 [kēpǔ]
germane:
populärwissenschaftlich
ruse:
научно-популярный

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.