1problem/o

problemo

1.
SCIPOL Malfacila demando2, teoria aŭ praktika malfacilaĵo solvenda per metodoj sciencaj aŭ socipolitikaj: „Aktualaj problemoj de la nuntempa internacia vivo“ (titolo de libro de Ivo Lapenna); esperanto kontentige solvis la problemon pri lingvo internacia [1]; astronomia, ekologia, fizika, filozofia problemo; MAT la problemo pri kvar farboj; kiam la oratoro preparas paroladon pri aparta problemo el sia fako li tiun problemon trastudu ankoraŭ pli profunde [2].
Rim.: Paŭsante nacilingvan modelon oni ofte uzas la prepozicion „de“ anstataŭ la pli klara „pri“: nur imitita al la lingvoj naturaj „fonetika vorta lingvo“ povas solvi la problemon de lingvo tutmonda [3]; tio estas evitinda, ĉar „de“ estas ne nur malpli preciza, sed ankaŭ ĝi povas enkonduki alispecan komplementon: la kadron, en kiu oni konsideras la problemon, aŭ koncernaton, kiun ĝi suferigas, ekz-e: La plej granda problemo de la mondo, de la moderna fiziko; la ĉefa problemo de UEA estas manko je profesia mastrumado [4]. Interalie, „problemo de lingvo tutmonda“ povas esti iu aparta problemo en la kadro de tia lingvo, ekz-e iu gramatika problemo. [Sergio Pokrovskij]
2.
PEDSPO Ekzerco en formo de solvenda demando: aritmetika, algebra, fizika problemo; Li plej ŝatis dancadon, sed por problemoj malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaŭ tre helpema konsilanto VivZam ; mi estis plene okupita je la ŝaka trimova problemo Ĉukĉoj . SIN:enigmo
3.
(komune) Ĝena cirkonstanco, solvenda malfacilaĵo: La unua problemo estis la loĝado [5]; Vidu: mi ne havas problemojn pri mono, almenaŭ por la pano mi havas ĉiam [6].
1. E. Lanti: Vortoj de Kamarado E. Lanti, Nia Pozicio
2. I. Lapenna: Retoriko
3. L. Einstein: Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempoLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
4. W.M.A. De Smet: Eble la fama Esperanto-amikeco povas alporti solvon, La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
5. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio
6. G.L. Arosev: NerekoneblaMonato
afrikanse:
probleem
albane:
problemi
amhare:
ችግር
angle:
problem 3. problem, trouble
arabe:
مشكلة
armene:
խնդիր
beloruse:
праблема, задача
bengale:
সমস্যা
birme:
ပြဿနာ
bosne:
problem
bulgare:
проблем
ĉeĥe:
obtíž, otázka, problém, těžkost, záhada, úloha
ĉine:
问题 [wèntí]
dane:
problem
estone:
probleem
eŭske:
arazoa
filipine:
problema
france:
problème
galege:
problema
germane:
Problem
guĝarate:
સમસ્યા
haitie:
pwoblèm
haŭse:
matsalar
hinde:
समस्या
hispane:
problema
hungare:
probléma
igbe:
nsogbu
irlande:
fhadhb
islande:
vandamál
japane:
問題
jave:
masalah
jide:
פּראָבלעם
jorube:
isoro
kanare:
ಸಮಸ್ಯೆ
kartvele:
პრობლემა
kazaĥe:
проблема
kirgize:
маселе
kmere:
បញ្ហា
koree:
문제
korsike:
prublemu
kose:
ingxaki
kroate:
problem
kurde:
pirsegirêk
latine:
forsit
latve:
problēma
laŭe:
ບັນຫາ
litove:
problema
makedone:
проблемот
malagase:
olana
malaje:
masalah
malajalame:
പ്രശ്നം
malte:
problema
maorie:
raruraru
marate:
समस्या
monge:
teeb meem
mongole:
асуудал
nederlande:
probleem, vraagstuk
nepale:
समस्या
njanĝe:
vuto
okcidentfrise:
probleem
panĝabe:
ਸਮੱਸਿਆ ਦਾ
paŝtue:
ستونزه
perse:
مسئله، مشکل
portugale:
problema
ruande:
ikibazo
ruse:
1. проблема 2. задача 3. проблема, затруднение
samoe:
faafitauli
sinde:
مسئلو
sinhale:
ප්රශ්නය
skotgaele:
trioblaid
slovake:
obtiaž, problém, záhada, úloha, ťažkosť
slovene:
težava
somale:
dhibaatada
ŝone:
dambudziko
sote:
bothata
sunde:
masalah
svahile:
tatizo
svede:
problem
taĝike:
проблема
taje:
ปัญหา
tamile:
பிரச்சனை
tatare:
проблема
telugue:
సమస్య
tibete:
རྙོག་དྲ་
ukraine:
проблема
urdue:
مسئلہ
uzbeke:
muammo
vjetname:
vấn đề
zulue:
inkinga

problema

Karakterizas ion, kies solvo aŭ efektiviĝo estas duba: problema opinio, sukceso; rifuzi la faktan nunaĵon pro la problema estontaĵoZ .
angle:
problematic
beloruse:
праблематычны
bulgare:
проблематичен
ĉeĥe:
problematický, záhadný
france:
problématique
germane:
problematisch
hungare:
problematikus, problémás
nederlande:
problematisch
perse:
مشکل، دشوار، مشکل‌آفرین، مسئله‌دار
ruse:
проблематичный
slovake:
problematický
svede:
problematisk

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas verkindiko en fonto.