*rast/i
*rasti
(tr)
Kunkolekti fojnon, pajlon, falintajn foliojn aŭ similajn de sur la grundo per speciala ilo provizita je dentoj: dek rikoltistoj kunrastis la fojnon de la kampo; Johano frumatene rastas la korton antaŭ la ĉefdomo [1].
1.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro
1a
- angle:
- rake
- beloruse:
- грабляваць
- ĉeĥe:
- hrabat, pročesávat, shrabat, shrabovat, shrabávat
- france:
- ratisser
- germane:
- rechen
- hispane:
- rastrillar
- hungare:
- gereblyéz
- katalune:
- rasclar, rampinar
- nederlande:
- harken
- portugale:
- juntar (com ancinho)
- ruse:
- сгребать граблями
- slovake:
- hrabať, pohrabať
rastilo 
Kultiva aŭ ĝardena ilo konsistanta el longa tenilo kaj kapo provizita je dentoj: lia buŝo estis peco de malnova rastilo [2].
- angle:
- rake
- beloruse:
- граблі
- ĉeĥe:
- hrábě
- france:
- rateau
- germane:
- Rechen
- hispane:
- rastrillo
- hungare:
- gereblye
- katalune:
- rastell
- nederlande:
- hark
- ruse:
- грабли
- slovake:
- hrable
administraj notoj
~ilo:
Mankas dua fontindiko.