3reakci/o Marta

reakcio

1.
(komune) Kontraŭefiko, kontraŭago, reago: ne plaĉis al li la konduto de Fenicianoj […], reakcio komencis vekiĝi en lia animo [1]; tiu profunde hontiga penso vekis en ŝi reakcion de la spirito, novan streĉiĝon Marta .
2.
POL Politika agado celanta revivigi la pasintan staton de la aferoj, resp. nekonvene aplikanta malnovan agmodelon al ŝanĝiginta situacio: la penso de Syôin atingis respublikanismon tuj antaŭ lia ekzekuto 29-jaraĝa fare de la ŝoguneja reakcio [2].
3.
KEM Ĥemia procezo, ĉe kiu el ĥemiaj kombinaĵoj aŭ elementoj (la reakciantoj) estiĝas aliaj ĥemiaj kombinaĵoj per ŝanĝiĝo de la interligoj inter la atomoj de la reakciantoj: la akvo estas en kontakto kun silikatoj: temas pri kondiĉo, en kiu povas okazi kemiaj reakcioj interesaj kaj teorie kunligeblaj kun la apero de iaj vivoformoj [3]; evidentigo de sars-koronviruso aŭ ĝia ribonukleata acido (RNA) helpe de polimeraza ĉena reakcio [4]. VD:oksidigi, redukti, redoksa, endoterma, ekzoterma
4.
FIZ (nuklea) Fizika procezo, ĉe kiu koliziantaj partikloj produktas novajn partiklojn: la reaktoro fariĝis nestabila […] kiam la situacio forglitis el la manoj de la laboristoj, ili estis devigitaj klopodi haltigi la reakcion per alternativaj rimedoj [5].
angle:
reaction
beloruse:
рэакцыя
ĉeĥe:
reakce, zpátečnictví
france:
réaction
germane:
1. Gegenreaktion, Gegenmaßnahme, Gegenimpuls 2. Reaktion, reaktionäre Politik 3. Reaktion, Stoffumsetzung, chemische Reaktion 4. Reaktion, Kernreaktion
hungare:
2. reakció 3. reakció, vegyi folyamat
japane:
反動 [はんどう], 反応 [はんのう], 反作用 [はんさよう]
nederlande:
reactie
pole:
reakcja
portugale:
reação
ruse:
реакция
slovake:
reakcia, spiatočníctvo
ukraine:
реакція

reakcia

1.
Aganta por reakcio 2, malprogresema: mi lernis en la lernejo, ke dum la kapitalismo intelektuloj kaj etburĝoj […] estis reakciaj, malutilaj al la popolo [6]; multaj nuntempaj programoj de la Bush-administrado estas terure reakciaj, kaj korporaciaj skandaloj infektas ĉiun nivelon de la registaro [7]; tio, kion faris la marksistoj en 1949, ne ekvivalentas al tio, kion faris Napoleono en 1806 kiel parton de sia reakcia kompromiso kun la malnova reĝimo [8]; reakciemaj eklezioj [9]; iam la fidemona maliculo kaj reakciulo Platono krime inventis la „objektivan ideismon“ [10].
2.
Rilata al reakcio3 aŭ reakcio. VD:reakcia aviadilo
6. B. Vaha: Adolesko, 1987
7. Monato, Elson B. Snow: Dio, benu Usonon! (2), 2003
8. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
9. Monato, D. E. Rogers: Ĉefministro kivia, 2009
10. Monato, D-ro Winfried Schumacher: Filozofio metio ideologio, 2012
beloruse:
рэакцыйны, рэактыўны
ĉeĥe:
reaktivní, reakční, zpátečnický
france:
1. réactionnaire 2. réactionnaire
germane:
1. reaktionär 2. reaktiv
japane:
反動的な [はんどうてきな], 反動の [はんどうの], 反応の [はんのうの]
pole:
reakcyjny, wsteczny, zachowawczy
slovake:
reakčný, spiatočnícky
ukraine:
реакційний, реактивний

reakciilo

PIV1 KEM Ĉia substanco kapabla eniri en reakcion: li rememoris pri ni, disdonis provtubojn, reakciilojn, kaj komencis klarigi, ke nun el tiuj substancoj ĉiu faros iun farbon [11].
11. G. Altov, trad. J. Finkel: Angulo de atako, 1998
angle:
reagent
beloruse:
рэактыў, рэагент
france:
réactif (subst., chim.)
germane:
Reagens
hungare:
kémszer, reagens
japane:
反応体 [はんのうたい], 試薬 [しやく]
pole:
odczynnik, reagent
ukraine:
реактив

reakciismo

POL Idearo, sinteno de tiu, kiu deziras revenon al pasinta stato de aferoj: la nova reakciisma registaro publikigis kaptordonon kontraŭ revoluciulo [12]. ANT:konservativismo, progresismo
beloruse:
рэакцыя (паліт.)
france:
réaction (pol.)
pole:
reakcjonizm

ĉenreakcio

SCI Sinsekvo de reakcioj, en kiu ĉiu reakcio produktas elementojn uzatajn de sekvaj: ili perdis la regon pri la ĉenreakcio en la reaktora kerno [13]; se trafus denove tertremo aŭ cunamo, komenciĝus eble nova ĉenreakcio emisianta nemezureblan radioaktivecon [14].
angle:
chain reaction
beloruse:
ланцуговая рэакцыя
france:
réaction en chaine
germane:
Kettenreaktion
japane:
連鎖反応 [れんさはんのう]
pole:
reakcja łańcuchowa
ukraine:
ланцюгова реакція

administraj notoj

pri ~ilo :
      Atentu, ke la PIV1-a senco estas pli malvasta:
      "substanco, uzata... por ekscii, ĉu difinita
      korpo troviĝas en miksaĵo, kombinaĵo, aŭ
      ne". Ĝi akceptas sinonimon: reagilo.
      PIV2 preferas la formojn "reaganto", "reakcianto".
      [MB]