2sekt/o PV

sekto   Vikipedio

1.
REL Aro da personoj aliĝintaj al aparta branĉo de doktrino religia aŭ filozofia: sed leviĝis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante... [1].
2.  
(figure) Grupaĉo kun propraj, sinapartigaj moroj: la movado ne estas sekto, ĝi estas filozofia movado, kiu adoras Kriŝnon, nur tion [2]! la fiziokratoj estas rigardataj eĉ kiel sekto, ĉar ili estis tre firme ligitaj al sia gvidanto Quesnay [3].
1. La Nova Testamento, La agoj 15:5
2. B. Felby: Ne tiom danĝera, Monato, jaro 1999a, numero 12a, p. 4a
3. B. Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 16a
angle:
sect
beloruse:
сэкта
ĉeĥe:
sekta
france:
secte
germane:
Sekte
hispane:
secta
hungare:
szekta
itale:
setta
nederlande:
sekte
perse:
فرقه
portugale:
seita
ruse:
секта
slovake:
sekta
svede:
sekt

sektano

Aliĝinto al sekto.
angle:
member of a sect
ĉeĥe:
sektář
france:
membre d'une secte
hispane:
miembro de una secta
hungare:
szektatag
itale:
adepto (di setta)
perse:
عضو فرقه
portugale:
membro de uma seita
slovake:
sektár

administraj notoj

~ano: Mankas dua fontindiko.
~ano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.