9ŝtorm/o PIV1

ŝtormi

MET Forte, danĝere venti, eventuale kun pluvo, neĝo, sablo...: se super ili ŝtormus la ventego, ĉi tie restus same kviete Metrop ; ŝtormos,“ Donald gruntis moroze [1]; (figure) la batalo jam ŝtormis viglege ChV .
1. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
france:
tempêter
germane:
stürmen
hispane:
tempestear, haber tormenta
japane:
暴風が吹く [ぼうふうがふく], 荒れる [あれる]
nederlande:
stormen
ukraine:
бушувати, шаленіти (про бурю)

ŝtorma

Trafata, agitata de ŝtormo: post longa naĝado en ŝtorma oceano, jen li trafis florplenan insulon ChV ; [la ŝipo] devis batali kontraŭ ŝtorma vetero MortulŜip ; (figure) [li] vekiĝis el ŝtorma sonĝo MMa .
angle:
stormy
france:
tempêtueux
germane:
stürmisch
japane:
あらしの, 荒天の [こうてんの]
nederlande:
stormachtig
ukraine:
буряний, буремний, бурний, бурхливий, штормовий

9ŝtormo [2]

1.
MET Forta, danĝera ventego: la fulmotondro iĝis uragana ŝtormo MkM ; dikegaj uloj kun kurbaj kaj nodoplenaj branĉegoj kiuj dum jarcentoj kaj jarmilo eltenis ŝtormojn ViV ; sovaĝa ŝtormo pelis la pezajn nubojn kiel paperpecojn sur la nokta ĉielo MortulŜip . VD:fulmotondro, tempesto, uragano1
2.
Rapida kaj forta atako: ŝtormo de la indigno kaptas subite la malgrandan salonon Metrop ; ŝtormo de aplaŭdado, kvazaŭ bruego de tertremo, ekskuis la placon Metrop ; la ŝtormoj de la vivo MortulŜip ; Esperanto rezistis la ŝtormojn kaj sangan elprovon sub faŝismo EeP ; la psika ŝtormo subite paciĝis, kiam ŝi levis la rigardon […] kaj ambaŭ samsekunde ridetis ChM .
2. M. Rollet de l'Isle: Provo de marista terminaro, 1908
angle:
storm
beloruse:
шторм
france:
tempête
germane:
Sturm
greke:
θύελλα
hispane:
tormenta, tempestad
hungare:
szélvihar
itale:
temporale (di vento), tempesta (di vento, di sabbia, ecc...)
japane:
暴風 [ぼうふう], あらし, 強風 [きょうふう]
nederlande:
storm
portugale:
tempestade
ruse:
шторм, буря
svede:
storm
tibete:
རླུང་འཚུབ་
ukraine:
буря, буран, шторм

kirloŝtormo

MET Ŝtormo1 kiu vortice turniĝas: dum neniu antaŭa jaro kirloŝtormoj estis tiel fortaj, ĝis 280 km/h rapidegaj [3].
VD:ciklono
3. Stefan Maul: Du mil kvin, Monato, 2005/12, p. 7
france:
tornade
germane:
Wirbelsturm
nederlande:
wervelstorm, tornado
ukraine:
циклон

neĝoŝtormo

MET Ŝtormo1 kiu kunpelas neĝon: ofte ciklonoj alportas neĝegon kaj neĝoŝtormojn [4].
4. Isikawa Takasi: Ekstremaj veter-fenomenoj obliĝas, Monato, 2015/07, p. 20
france:
tempête de nêge
germane:
Schneesturm
japane:
雪嵐 [ゆきあらし], 猛吹雪 [もうふぶき], 暴風雪 [ぼうふうせつ]
nederlande:
sneeuwstorm
ukraine:
буран, сніговій, хуговій, хуга

sabloŝtormo

MET Ŝtormo1, ventego kiu kunportas sablon kaj polvon: de pratempoj la sabloŝtormo ŝlif[i]s iliajn eĝojn kaj malglataĵojn [5]; oni povus ĝuste imagi la bezonon de vualo kiel masko kontraŭ sablo-ŝtormoj kaj brula varmo sub la dezerta suno [6]. VD:trombo2
5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
6. H. Al-Amily: La vualo, romantika kaj erotika, Monato, 2007/11, p. 21
france:
tempête de sable
germane:
Sandsturm
hispane:
tormenta (de arena)
itale:
tempesta di sabbia
japane:
砂嵐 [すなあらし]
nederlande:
zandstorm
ukraine:
піщана буря

administraj notoj