Ural/o

Uralo

GEOG
1.
Montara ĉeno en Rusujo, inter Eŭropo kaj Siberio: la centro de fizika Eŭropo, de Atlantiko ĝis Uralo, situas proksime al Vilniuso en Litovio [1]; moviĝante de Uralo en la profundon de Siberio, oni malkovras malantaŭ la altaja montĉeno misteran landon, kiu per siaj neĝkovritaj pintoj kunfandiĝas kun la nuboj [2].
2.
Rivero en Rusujo kaj Okcidenta Kazaĥujo, fluanta 2533 km de la suda parto de la Urala montaro suden, okcidenten kaj suden en Kaspion.
1. Monato, Marko Naoki Lins: Centra demando
2. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago
angle:
1. Urals, Ural Mountains 2. Ural, Ural River
beloruse:
Урал
bulgare:
Урал
finne:
Ural
france:
1. Oural 2. Oural
germane:
Ural
hispane:
1. Urales, Montes Urales 2. Ural, Río Ural
hungare:
Urál
itale:
1. Urali 2. Ural
japane:
ウラル川 [ウラルかわ]
katalune:
1. els Urals 2. Ural
nederlande:
Oeral
portugale:
1. montes Urais, montes do Ural
ruse:
Урал
slovake:
Ural
ukraine:
Урал

urala

GEOG Rilata al Uralo 1 (aŭ, eventuale, Uralo 2).
beloruse:
уральскі
finne:
Uralin, uralilainen (adj.)
france:
ouralien
hungare:
uráli
katalune:
uralià (adj.)
nederlande:
Oeralisch
ruse:
уральский

uralano

Loĝanto de la urala regiono (en la montaro kaj ĉirkaŭe).
beloruse:
уралец
finne:
uralilainen (subst.)
france:
ouralien
hungare:
uráli (lakos)
katalune:
uralià (subst.)
ruse:
уралец

urala lingvo

LIN Etna lingvo el granda lingvofamilio de popoloj loĝantaj en Rusujo kaj Orienta Eŭropo (interalie, la lingvoj hungara kaj suoma): uralaj estas la finna kaj la hungara [3].
3. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
beloruse:
уральская мова
finne:
uralilainen kieli
france:
langue ouralienne
hungare:
uráli nyelv
katalune:
llengua uraliana
nederlande:
Oeralisch
ruse:
уральский язык

urala-altaja lingvofamilio

LIN Hipoteze rekonstruata superfamilio konsistanta el la uralaj lingvoj kaj la altaja lingvofamilio.
angle:
Ural-Altaic group, Turanian language group
beloruse:
урала-алтайская макрасям’я
finne:
uralilais-altailainen kielikunta
france:
langues ouralo-altaïques
hispane:
grupo uralo-altaico
hungare:
urál-altaji nyelvcsalád
katalune:
llengües uraloaltaiques
nederlande:
Oeral-Altaïsche taalgroep
ruse:
урало-алтайская макросемья языков

administraj notoj

u~a: Mankas fontindiko.
u~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
u~ano: Mankas fontindiko.
u~ano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
u~a lingvo: Mankas dua fontindiko.
u~a-altaja lingvofamilio: Mankas fontindiko.
u~a-altaja lingvofamilio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.