alf/o

alfo  

LIN La unua litero de la greka alfabeto (A, α): la du literoj alfo kaj omego, unua kaj lasta de la greka alfabeto [1]; ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: alfo, beto, gamo, […] [2].
Rim. 1: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo „alfa“, do aliradika.
Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [3] [4] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa ⭢ alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon ⭢ epsilono; mu ⭢ muo; ksi ⭢ ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [5], tial ekzemple la PIV-a termino „gamaradioj“ devus esti „gamradioj“, kiel „iksradioj“. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon alfao. [Alano Gerardo]
Rim.: Kp alfo (herbo).
angle:
alpha
france:
alpha
germane:
Alpha

administraj notoj