1amnesti/o JED

amnestio

JUR Leĝa ĝenerala punliberigo: la prezidanto de Ruando komunikis iun amnestion rilate al la jubileo [1]; oni rigardis la amnestion kiel prezon pagendan ― kaj pagindan ― por atingi pacon [2]; akceptante la amnestion, ŝi sincere dankis la prezidanton kaj tuj petis, ke oni pardonu ŝin sol-virinon kun kvin infanoj ankaŭ pro nepago de elektro-fakturoj [3]. VD:absolvo, malkondamno
1. Wim M. A. De Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, 1995:12, p. 23a
2. Garbhan MacAoidh: Bojas sovaĝa hundo, Monato, 2000/11, p. 7
3. jpa: Mur-muras rasismo, Monato, 2000/05, p. 10
angle:
amnesty
beloruse:
амністыя
bulgare:
амнистия
ĉeĥe:
amnestie, milost (hromadná), milost z trestu, omilostnění
france:
amnistie
germane:
Strafbefreiung, Amnestie
hebree:
חֲנִינָה
hispane:
amnistía
japane:
大赦 [たいしゃ], 恩赦 [おんしゃ]
katalune:
amnistia
malaje:
pengampunan
nederlande:
amnestie
perse:
عفو عمومی
ruse:
амнистия
slovake:
amnestia
ukraine:
амністія

amnestii

(tr)
Doni amnestion, liberigi de nuna kaj estonta puno: Luka estis amnestiita kaj tio sufiĉas al li [4]; aŭdiĝis voĉoj, ke oni „amnestiu“ la taŭrojn, levitajn je la rango de hispana nacia simbolo [5]. VD:absolvi2, deĉenigi, elprizonigi, malkateni, malkondamni, rehabiliti, senkulpigi
4. I. Silone, trad. D. Mistretta: La sekreto de Luka, [vidita en 2018]
5. Monato, Hektor Alos i Font: Pri kato, rato, ŝtato kaj azeno, 2005
beloruse:
амніставаць, памілаваць
france:
amnestier, grâcier
japane:
大赦する [だいしゃする]

administraj notoj