tradukoj: be cs de en es fa fr ru sk

1antipati/o MT

antipatio

Malsimpatio: ĉar al multaj homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare ŝajnas, ke se ili ne aprobas tiun aŭ alian formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entute EE ; stratbataloj vekis antipation [1]; malgraŭ pliiĝanta antipatio kontraŭ eŭropaj judoj, Eŭropo mem ne estas antisemita [2].

antipatia

Kaŭzanta antipation: antipatia homo; antipatia estis al mi tiu kutimo; antipatia estis al Joab la vorto de la reĝo [3].

antipatii

(x)
Malsimpatii: antipatii iun, al iu; ili antipatiis la ideon pri la angla kiel „la“ internacia lingvo [4]; li antipatiis ŝin post ilia unua renkonto kaj ĉiel evitis la novajn, du aŭ tri fojojn li eĉ estis malĝentila dum iliaj interparoladoj [5]. VD:malŝati, malami

tradukoj

anglaj

~o: antipathy; ~a: antipathetic; ~i: antipathize.

belorusaj

~o: антыпатыя, непрыязь; ~a: антыпатычны, непрыемны; ~i: адчуваць антыпатыю, адчуваць непрыязь.

ĉeĥaj

~o: antipatie, nechuť, odpor, odpudivost; ~a: odporný, protivný; ~i: mít k někomu antipatii.

francaj

~o: antipathie; ~a: antipathique; ~i: ressentir de l'antipathie (pour).

germanaj

~o: Antipathie; ~a: unsympathisch; ~i: Abneigung haben, unangenehm finden, unsympathisch finden.

hispanaj

~o: antipatía.

persaj

~o: بیزاری، تنفر; ~a: ناخوشایند، زننده، تنفرآور; ~i: بیزار بودن، تنفر داشتن.

rusaj

~o: антипатия, неприязнь; ~a: антипатичный, неприятный; ~i: чувствовать антипатию, чувствовать неприязнь.

slovakaj

~o: antipatia, nechuť, odpor; ~a: antipatický, nepríjemný, protivný; ~i: mať antipatiu (k niekomu, niečomu), neznášať.

fontoj

1. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 12a
2. Monato, Marko Naoki Lins: Judaj premgrupoj en Bruselo
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 21:6
4. Partopreninte la 32-an Komunan Seminarion de Aziaj Junularoj
5. Ojstro verkas pamfletojn


ℛevo | datumprotekto | antipa.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2019/09/29 16:10:17