*artikol/o PV

*artikolo

1.
GRA Determinilo, vorteto (aŭ, en iuj lingvoj, fleksiilo) uzata ĉe substantivo (aŭ ĉe noma adjektivo, prepozicio, frazaĵo) por ĝin determini: la artikolo „la“ estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj [1]; en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga LR ; apostrofi la artikolon oni povas nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokaloLR ; artikolo nedifinita ne ekzistas (en Esperanto), ekzistas nur artikolo difinita (la) [2]; nedifina artikolo; nulartikolo. VD:la
Rim. 1: La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la Germana, Franca kaj aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas tute ĝin ne uziF.
Rim. 2: En Esperanto nedifina artikolo ne ekzistas: sed por la uzado de ia nedifina artikolo vidu ĉe iu, unu, certa.
2.
TIP Tekstopeco el pli granda tuto:
a)
Relative negranda verko scienca, politika, kritika ktp en gazeto, revuo, artikolaro, broŝuro: en la artikolo „Esenco kaj Estonteco“, kiun multaj el vi legis en la „Fundamenta Krestomatio“, mi analizis tiun demandon detale [3]; [ili] akre atakis la gazetan artikolon de Oersted pri malnovaj kaj novaj tempoj [4]; verkanto de malicaj, senvaloraj artikoloj [5]; transigi al la aliaj […] ian raporton, opinion, aŭ eĉ simple ian artikolon, rakonton, demandon [6]; tiu artikolo montriĝis ĉiutage en ĉiuj tutmondaj ĵurnaloj [7]; anonima artikolo; redakcia artikolo.
b)
Sekcio, ĉapitro aŭ paragrafo en leĝo, vortaro, kontrakto, rezolucio ktp: la sinjoro urbestro […] legis per neridema voĉo la leĝajn artikolojn pri la rajtoj kaj la devoj de estontaj geedzoj [8]; oni uzu por vi la 345an artikolon de la Puna Leĝaro [9]; duonon de la libro konsistigas vortaraj artikoloj kun matematikaj difinoj […], la resto konsistas el indeksoj [10]; la vortaro […] enhavas 1200 paĝojn kaj 6500 artikolojn [11]; la 2a artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj […] diras, ke „ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio“ [12]; la artikolo estas dividaĵo meza inter ĉapitro kaj paragrafo PIV .
3.
EKON=artiklo
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §27.
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
3. L. L. Zamenhof: Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista, (Washington, 1910-08-15)
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
5. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXII
6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekdua
8. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
10. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Verda matematiko, 2004
11. Monato, Roberto Pigro: Ludema Italio, 2012
12. La Ondo de Esperanto, 2003, № 1
angle:
article
beloruse:
1. артыкль nedifina ~o: неазначальны артыкль. nul~o: нулявы артыкль. 2. артыкул 3. артыкул (тавар)
bretone:
1. ger-mell nedifina ~o: ger-mell amstrizh. 2.a pennad (skrid) 2.b mellad
ĉeĥe:
položka, stať, člen, článek
ĉine:
1. 冠詞 [guàncí], 冠词 [guàncí]
france:
article nedifina ~o: article indfini.
germane:
Artikel
hebree:
מאמר
hispane:
artículo
itale:
articolo
japane:
記事 [きじ], 条項 [じょうこう], 条 [くだり], 冠詞 [かんし]
katalune:
article
nederlande:
artikel 1. lidwoord 2.a bijdrage, stuk 2. artikel
pole:
artykuł 1. przedimek 2. artykuł
portugale:
artigo
rumane:
articol 1. articol 2. articol
ruse:
1. артикль nedifina ~o: неопределённый артикль. nul~o: нулевой артикль. 2. статья 3. артикул
slovake:
1.člen, 2.článok (novin.) 1. člen 2. článok
svede:
artikel
ukraine:
член, артикль

artikolaro

TIP Tekstaro, libro en kiu estas kolektitaj artikoloj,2.a de diversaj aŭtoroj pri iu temo: „Radioteknika artikolaro“, eldonita en Budapeŝto en 1984; lia artikolaro Sur Vojo al Kunfratiĝo de Popoloj aperis en 1907 [13]; sub la titoloj Dek Libroj kaj Dek Gazetoj, oni trovas artikolaron, kiu resume priskribas fundamentajn verkojn por konatiĝo kun la evoluo de Esperanto [14]. VD:analekto, epitomo, kompilaĵo, kompendio, krestomatio
beloruse:
зборнік артыкулаў
bretone:
dastumad (skridoù), teskad (skridoù)
ĉeĥe:
soubor článků
france:
recueil (d'articles)
germane:
Artikelsammlung
pole:
artykułów zbiór
rumane:
articole din colecție
ruse:
сборник статей
slovake:
súbor článkov

artikoli

(ntr)
Publikigi artikolon, artikolojn: ankoraŭ hodiaŭ mi apenaŭ artikolas pri tiu epoko [15]; proteste kontraŭ bridado de libera esprimado en Kroatio, Zlatko Tišljar rifuzas plu artikoli pri tiu ĉi lando [16]; Marcus Sikosek artikolis pri la situacio de Esperanto en GDR [17].
15. H. Tonkin: CED, Unesko, kaj la posthamburga UEA, La Ondo de Esperanto, 2017:01
16. Monato, Zlatko Tišljar: Kie kalumnioj skuas la animon, 2006
17. La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54)
beloruse:
публікаваць артыкулы
france:
faire paraitre des articles
germane:
Artikel schreiben
pole:
artykuł napisać
rumane:
scrie un articol

ĉefartikolo, frontartikolo

TIP Gazeta artikolo enkonduka, prezentanta aktualajn temojn: estrarano skribis en la septembra ĉefartikolo [pri] Novaranĝo de la Statuto [18]; mi ricevis plurajn reagojn pri mia antaŭa frontartikolo [19]; preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj en siaj politikaj ĉefartikoloj pledadis por „jes“ [20].
beloruse:
галоўны артыкул, перадавы артыкул
ĉine:
社論 [shèlùn], 社论 [shèlùn], 封面文章 [fēngmiànwénzhāng], 編者按 [biānzhěàn], 编者按 [biānzhěàn], 編者的話 [biānzhědehuà], 编者的话 [biānzhědehuà]
france:
éditorial
germane:
Leitartikel, Editorial
japane:
社説 [しゃせつ], 論説 [ろんせつ], 主要記事 [しゅようきじ], トップ記事 [とっぷきじ]
pole:
artykuł główny, artykuł na pierwszej stronie
rumane:
articolul principal, articol pe prima pagină

difina artikolo

GRA
Artikolo indikanta ke koncerna vorto jam renkontiĝis en la antaŭa teksto aŭ estas situacie konata al la aŭskultanto aŭ leganto: la difina artikolo ekzistas en ĉiuj romidaj lingvoj, en ĉiuj ĝermanaj kaj ankoraŭ en la araba kaj la hebrea, en la greka kaj la hungara, en la bulgara kaj la makedona […] [21].
21. Monato, Mihail Korotkov: La origino de la homaj lingvoj, 2011
angle:
definite article
beloruse:
азначальны артыкль
bretone:
ger-mell strizh
ĉeĥe:
člen určitý
ĉine:
定冠詞 [dìngguàncí], 定冠词 [dìngguàncí]
france:
article défini
germane:
bestimmter Artikel
hispane:
artículo determinado, artículo definido
japane:
定冠詞 [ていかんし]
nederlande:
bepaald lidwoord
pole:
przedimek określony
rumane:
articol definit
ruse:
определённый артикль
slovake:
určitý člen

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.