*18tekst/o

teksto

Vorta konsisto de dokumento, ordinare de skribaĵo, precipe ĝia precipa parto, aparte de la aldonitaj krommaterialoj (komentoj, tradukoj, ilustraĵoj ktp): tio estas la originala teksto; telegramo kun konvena teksto [1]; jen estas la teksto de la letero [2]; la rusa teksto de la dogmoj [3]; la aŭtentika teksto de la Deklaracio [4]; la teksto estas titolita Antaŭklarigo PrV ; la teksto, skribita per krajono, fariĝis ĉiam pli kaj pli nelegebla [5]; ĉiu numero havas 48 paĝojn da plej bona teksto Ifigenio ; mi translokigis la antaŭreklamojn ĉe la fino de la teksto Hamlet ; tekstoprilaborilo [6].
a)
Akompanaj vortoj por muziko aŭ desegnaĵoj: komponi arion sur la teksto de Heine PIV ; la teksto estas pli sprita ol la karikaturo PIV .
b)
KRI Citaĵo, frazo aŭ verso el Biblio, uzata kiel temo de prediko aŭ argumento en diskuto.
angle:
text 1.a lyrics
beloruse:
тэкст 1.a словы
bulgare:
текст
ĉeĥe:
text, znění
france:
texte
germane:
Text ~oprilaborilo: Textverarbeitungsprogramm.
hispane:
texto 1.a letra de una canción
hungare:
szöveg
japane:
テキスト, 本文 [ほんぶん], 原文 [げんぶん], 歌詞 [うたことば]
nederlande:
tekst ~oprilaborilo: tekstverwerker.
pole:
tekst
portugale:
texto 1.a letra, texto
ruse:
текст 1.a слова
slovake:
text, znenie
svede:
text
ukraine:
текст

teksti

(ntr)
Esti dirita per iuj difinitaj vortoj: la frazo tekstas jene; ĉi tie tekstis „tian, kian“ en la Dua Libro [7]; senŝanĝe tekstas la moralo: „In vino veritas[8]; tiel tekstas la titolo [9]; la gloso por „televidi“ tekstas: „vidi programon per malproksima elektromagneta dissendado“ [10]. SIN:citi, literumi, vortigi, vortumi
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Bona Konsilo
9. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
10. Donald Broadribb: Interesa rakonto, tre facila, Monato, 2004/12, p. 28
beloruse:
гаварыцца (аб тэксьце), гучаць (аб фразе)
ĉeĥe:
mít text, mít znění, znít
france:
la frazo ~as jene: voici ce que dit la phrase.
germane:
lauten
hispane:
la frazo ~as jene: he aquí lo que dice la frase.
hungare:
szól (szöveg) la frazo ~as jene: a mondat így szól.
japane:
~と書いてある [とかいてある]
nederlande:
luiden (v.tekst)
pole:
brzmieć, mieć treść, artykułować, głosić, wyrażać
ruse:
гласить
slovake:
mať text, mať znenie, znieť
ukraine:
казати, звучати, мати (наступний) зміст

tekstigi

(tr)
Prezenti ion en formo de teksto: la formikan penon tekstigi la interparolon […] entreprenis d-ro Hideki Harada, dezirante tiun interparolon aparte proksimigi al laŭeble multaj japanaj esperantistoj [11]; „La skandalo pro Jozefo“, skanis kaj tekstigis Miroslav Malovec (t.e. transformis la grafikan skanaĵon en la formon de teksta dosiero).
angle:
to convert smth to text
beloruse:
пераўтвараць у тэкст, прадстаўляць у выглядзе тэксту
ĉeĥe:
textovat
germane:
vertexten
ruse:
преобразовать в текст
slovake:
textovať

tekstaro

Kolekto da tekstoj: el tiu tekstaro multe ĉerpis ankaŭ la redaktinto de ĉi tiu kolekto [12]; la juda tradicio rekonas la tekstojn, kiujn fiksis kiel kanonon la hebreaj rabenoj en la unua jarcento p.K., tiu tekstaro eksplicite ellasas la frukristanajn verkojn (vd kanono) [13]; la […] kompleksa tekstaro de Purgatorio [14]; eble neniu esperanta tekstaro estis tiom studita kaj eldonita kiom la zamenhofa, tamen mankis sinteza kolekto de liaj multaj tekstoj [15]; en kartona dosierujo estis klasita tuta tekstaro el gazet-devenaj vortoj ChB ; la kompilinto Aleksander Korĵenkov ĉerpis tekstaron, aperintan sub la rubriko „Nia Trezoro“ [16]. SUB:antologio, artikolaro, korpuso, krestomatio, verkaro
12. Donald Broadribb: Pri indiĝenaj meksikanoj, Monato, 2004/02, p. 21
13. Carlo Minnaja: Spirokapta historia fresko, Monato, 2001/12, p. 28
14. Donald Broadribb: Pozitivaj kaj negativaj aspektoj de Dante, Monato, 2004/06, p. 28
15. Carlo Minnaja: Mi estas homo, Monato, 2007/05, p. 19
16. Orlando Raola: Du gvidiloj al plua legado, Monato, 2013/06, p. 24
beloruse:
збор тэкстаў
ĉeĥe:
texty
france:
corpus (de textes)
germane:
Textsammlung
hispane:
cuerpo del texto
hungare:
szöveggyűjtemény
japane:
文章集 [ぶんしょうしゅう]
pole:
zbiór tekstów, korpus tekstów
ruse:
сборник, собрание текстов
slovake:
texty

tekstero

Parto de teksto rigardata aparte: atente legi ĉiun […] teksteron kaj ĝian kuntekston [17]; se iuj ajn teksteroj de la nuna rakonto konsternas la kredpovon de la leganto, mi bonvole konsentu fi-nomiĝi „mensogfabrikanto“ [18].
17. Wolfram Rohloff: Abortigo kaj la biblio (2), Monato, 2006/02, p. 13
18. N. Hawthorne, trad. E. Grobe: La Eksperimento de d-ro Hejdegero, en: Tri noveloj de N. Hawthorne. - 1998
beloruse:
урывак
ĉeĥe:
výňatek
france:
fragment (d'un texte), passage (d'un texte)
germane:
Textauszug, Textschnipsel
hispane:
fragmento (de un texto), pasaje (de un texto)
pole:
ustęp tekstu, wycinek tekstu, wyciąg z tekstu
slovake:
výňatok

kunteksto, ĉirkaŭteksto

1.
LIN Tuto de frazo aŭ frazaro en sinsekvo kaj interakordo de ideoj, utila por bona kompreno de ĉiu ero: la erareco en la nacia traduko de vorto ne prezentas grandan malfeliĉon ĉar komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj oni facile trovos la veran sencon [19]; ĉiam la vortoj havas sian plenan kaj precizan signifon nur en kontakto kun la kunteksto; la ĉirkaŭteksto estas klara [20].
2.
(figure) Cirkonstancaro: la juneco disvolviĝas en malriĉa, kampara superstiĉe religia kunteksto [21]; kulturo manifestiĝas […] per historiaj aŭ religiaj kuntekstoj, specifaj al unu grupo [22]; radikaluloj volas situigi la temon de homaj rajtoj en la kuntekston (cirkonstancaron) de politika manipulado [23].
19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
20. Glosaro de grafeteorio
21. Stefan MacGill: Knaba maturiĝo, Monato, 2000/10, p. 31
22. Donald Broadribb: Valora pripensindaĵaro, Monato, 2006/03, p. 20
23. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 8
angle:
context
beloruse:
кантэкст
bulgare:
контекст
ĉeĥe:
kontext
france:
contexte
germane:
Kontext, Zusammenhang
hispane:
contexto
hungare:
szövegkörnyezet, szövegösszefüggés, kontextus
japane:
文脈 [ぶんみゃく]
nederlande:
context, zinsverband
pole:
kontekst
ruse:
контекст
slovake:
kontext, súvislý text, textová súvislosť
ukraine:
контекст

subteksto

KIN Skriba traduko de fremdlingva filmo, aperanta en la malsupra parto de la bildoj: multaj italaj filmoj disponas subtekstojn por fremduloj en aliaj lingvoj [24]; vespere ni […] spektis filmon „Ŝtormido“, faritan en Aŭstralio kun Esperanta subteksto [25].
24. Roberto Pigro: Kiom da homoj, tiom da gustoj, 2011/08, p. 12Monato
25. Anica kaj Tery Page: Tradicia IAR en Aylesford, La Ondo de Esperanto, 2002:12
angle:
subtitle
beloruse:
субтытры
ĉeĥe:
subtext
france:
sous-titre
germane:
Untertitel
japane:
字幕 [じまく]
nederlande:
ondertitel
ruse:
субтитры
slovake:
subtext

administraj notoj

pri tekst/o :
  Endas klarigi, kial la kapvorto havas trioblan oficialecon.
  [Sergio]
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.