baŭm/i PVEF
baŭmi
                     (ntr)
                  - 1.
- 
                              Stariĝi sur la postaj piedoj,
                              kiel faras ĉevalo aŭ simila kvarpiedulo:
                              
                                 la ĉevalo de la oficiro baŭmis
                                 [1];
                                 
                              
                                 la sovaĝa bovo stampfas, prancas, baŭmas, provas ĉiel skufaligi la vireton
                                 [2];
                                 
                              
                                 (figure) 
                                 falegis […] ni ĉiuj, dum la sanga perfido baŭmis venke
                                 [3].
                                 
                               kalcitri kalcitri karakoli,
                           pranci1 karakoli,
                           pranci1
- 2.
- (figure) (poezie) Leviĝi eletendante sin alsupre: la malkvietaj ondoj baŭmas ĉi tie, ili altiĝas al la kvieta kaj malvarma ĉielo [4]; libroj […] premis sin, jen sole, jen are, […] baŭmante ĉiam pli alten [5].
Rim.:
                           Laŭ BL: (parolante pri ĉevalo) prefere diru stariĝi.
                           
                     1.
                           
                           G. García Márquez, trad. F. de
                           Diego: Cent
                           Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
2. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Ripetado estas plej bona lernado
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
4. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, inko, 2001
5. La Ondo de Esperanto, Pjotr Gnediĉ: Libra polvo (ombroj de l' pasinteco)
                  2. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Ripetado estas plej bona lernado
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
4. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, inko, 2001
5. La Ondo de Esperanto, Pjotr Gnediĉ: Libra polvo (ombroj de l' pasinteco)
- angle:
- 1. to rear (as a horse)
- beloruse:
- 1. станавіцца на дыбкі, станавіцца дыбка 2. уздымацца, вырастаць
- ĉine:
- 反抗者 [fǎnkàngzhě], 叛 [pàn]
- france:
- 1. se cabrer (animal)
- germane:
- 1. sich aufbäumen 2. sich auftürmen, sich türmen, aufstreben, aufragen
- hebree:
- להזדקף (כמו סוס)
- hungare:
- 1. ágaskodik (ló)
- pole:
- wspinać się, wyrastać 1. stawać dęba (np. o koniu), wspinać się na tylne (zadnie) nogi
- ruse:
- 1. вставать на дыбы
- ukraine:
- вставати (або зводитися) на диби (про коня)