tradukoj: be bg de en es fr hu nl pl ru sk sv


Scienco
pri la fenomenoj de la vivo kaj la diversaj
vivaĵoj:
lecionoj de biologio de la bestoj
[2];
grupo de spertuloj pri molekula biologio
[3].


Fakulo pri biologio.
biologo

Esplorado pri eblaj vivaĵoj en la kosmo,
similaj aŭ malsimilaj al la teraj:
David Galadi-Enriquez aperis dum kelkaj momentoj en programo de
la hispana televido okaze de la inaŭguro de la Centro de
Astrobiologio
[4].

Parto de biologio
kiu esploras la molekulajn okazaĵojn en vivulaj ĉeloj:
atingoj de genetiko kaj molekula biologio pliriĉigis la teorion
de evolucio
[5].