*blank/a UV

*blanka

1.
Havanta koloron de neĝo, laktoeburo: lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo [1].
2.
Helkolora, aŭ pli-malpli diafana: li diris al mi, ke kelke da blankaj homoj veninte al ilia bordo, ilin instruis pri multaj aferoj [2]; en glasojn oni verŝas pli da blanka ol da ruĝa vino [3].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 51:7
2. D. Defo, trad. A. Krafft: Robinsono Kruso, 1908
3. R. Pigro: Nekovrilaj malkovroj, Monato, 2014:4, p. 22a
afrikanse:
wit
albane:
e bardhë
amhare:
ነጭ
angle:
white
arabe:
أَبْيَضُ
armene:
ճերմակ
azerbajĝane:
beloruse:
белы
bengale:
সাদা
birme:
အဖြူ
bosne:
bela
bretone:
gwenn
bulgare:
бял
ĉeĥe:
bílý
ĉine:
[bái]
ĉuvaŝe:
шурӑ
dane:
hvid
estone:
valge
eŭske:
zuri
filipine:
puting
france:
blanc (adj.)
galege:
branco
germane:
weiß
guĝarate:
સફેદ
haitie:
blan
hebree:
לבן
hinde:
सफेद
hispane:
blanco
hungare:
fehér
igbe:
ọcha
indonezie:
putih
irlande:
bán
islande:
hvítt
japane:
白い [しろい]
jave:
putih
jide:
ווייַס
jorube:
funfun
kanare:
ಬಿಳಿ
kartvele:
თეთრი
katalune:
blanc
kazaĥe:
ақ
kimre:
gwyn
kirgize:
ак
kmere:
ពណ៌ស
koree:
흰색
korsike:
biancu
kose:
mhlophe
kroate:
bijela
kurde:
spî
latine:
album
latve:
balts
laŭe:
ສີຂາວ
litove:
baltas
makedone:
бело
malagase:
fotsy
malaje:
putih
malajalame:
വെളുത്ത
malte:
abjad
marate:
पांढरा
monge:
dawb
mongole:
цагаан
nederlande:
wit
nepale:
सेतो
njanĝe:
yoyera
okcidentfrise:
wyt
okcitane:
blanc
panĝabe:
ਚਿੱਟੇ
paŝtue:
سپین
perse:
سفید
pole:
biały
portugale:
branco
ruande:
cyera
rumane:
alb
ruse:
белый
samoe:
lanu pa’epa’e
sinde:
اڇو
sinhale:
සුදු
skotgaele:
geal
slovake:
biely
slovene:
bela
somale:
cad
ŝone:
chena
sote:
tšoeu
sunde:
bodas
svahile:
nyeupe
svede:
vit
taĝike:
сафед
taje:
สีขาว
tamile:
வெள்ளை
tatare:
белый
telugue:
తెలుపు
tibete:
དཀར་པོ་
tokipone:
walo
turke:
beyaz, ak
ukraine:
білий
urdue:
سفید
uzbeke:
oq rang
vjetname:
trắng
volapuke:
vietik
zulue:
elimhlophe

blanko

1.
Blanka koloro aŭ kolorilo: la malhela verdo de la cipresoj bele kontrastis la blankon de la muroj [4]; la fotografaparato pentras la blankon nigra, sed nur tiel povas elformiĝi bildo, ke la nigran ĝi desegnas reciproke blanka [5]; unu kompreno sufiĉis por ke ŝi paliĝu al mort-aspekta blanko [6]; (figure) vestita en blanko [7]; nigro (inko, tuĉo) sur blanko (papero) pruvas sen manko PrV . VD:senkolora
2.
Io blanka; blankaĵo: la knaboj devis […] alporti ovon, kaj per ĝia blanko li ŝmiris la birdon de ĉiuj flankoj [8]; liaj okuloj turniĝis supren, montrante la blankon [9].
3.
SPO Unu el la du ludantoj en ludoj kiel ŝako, goo, damoj, ks: blanko komencas la ludon [10].
angle:
white
beloruse:
бель
bretone:
gwenn
ĉeĥe:
běloba, bělost
france:
blanc (couleur)
germane:
Weiß 2. Weißes
hispane:
blanco (color)
hungare:
fehér szín
indonezie:
putih
katalune:
blanc (color)
kurde:
spî
nederlande:
het wit
perse:
سفید (رنگ)، سفیدی
pole:
1. biel 3. białe
rumane:
1. alb
ruse:
белый цвет, белизна
slovake:
belosť, biela farba, bieloba
volapuke:
viet

blankaĵo

Io blanka: la infektaĵo aliformiĝis en blankaĵon [11]; li estis malvarma, seka, severa homo, en grizaĵo kaj blankaĵo (en grizaj kaj blankaj vestoj) [12]; la brilanta blankaĵo ne estis la muro aŭ la plafono, tio estis la grandaj flugiloj sur la ŝultroj de anĝelo [13].
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:17
12. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro
angle:
white
beloruse:
бялок
ĉeĥe:
běloba, bělost
france:
blanc (subst.)
hebree:
לובן, צחור
hungare:
fehérség (fehér valami)
japane:
[はく], 白色 [しろいろ]
nederlande:
iets wits
pole:
rzecz biała, znak niedrukowalny
ruse:
нечто белое
slovake:
belosť, biela farba, bieloba
ukraine:
біле, білий колір, біла фарба, білило, білок
volapuke:
din vietik

blanketa

Dubeblanka, duonblanka: blanketa lumo penetris de ekstere FdO ; blanketa ŝaŭmo [14]; blanketa rebrilo […] falis sur la supran parton de ŝia vizaĝo [15]; blanketa helo, ⫽ En orienta flanko, montras sur ĉielo ⫽ Kie suno leviĝis [16].
14. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
15. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXIII
16. A. Mickiewicz, trad. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 1918
beloruse:
белаваты, бялявы
bretone:
arwenn, damwenn
ĉeĥe:
blanketový
ĉine:
有些苍白 [yǒuxiēcāngbái]
france:
blanchâtre
germane:
weißlich
hungare:
fehéres
indonezie:
keputih-putihan
japane:
白っぽい [しろっぽい]
katalune:
blanquinós
nederlande:
gebroken wit
perse:
سفیدگون، شیری
pole:
białawy
ruse:
беловатый
slovake:
belavý
turke:
beyazımsı
volapuke:
vietilik

blankigi

(tr)
Fari ion blanka: la suno blankigos iliajn ostojn [17]; liaj vestoj fariĝis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto […] ne povas blankigi [18]; la murojn [per] kalko […] oni videble freŝe […] blankigis Marta ; la ĉevaloj […] alĵetis sur la pavimon la ŝaŭmon, kiu blankigis iliajn enbuŝaĵojn [19]; nigran kornikon sapo ne blankigos PrV .
angle:
whiten, bleach
beloruse:
бяліць
bretone:
gwennañ
ĉeĥe:
bílit, bělit, obílit, vybílit
france:
blanchir (qqch)
germane:
weißen, bleichen
hebree:
להלבין
hispane:
blanquear
hungare:
fehérít
indonezie:
memutihkan
japane:
白くする [しろくする], 漂白する [ひょうはくする]
katalune:
emblanquir, emblanquinar
nederlande:
witten, wit maken
perse:
سفید کردن، بی‌رنگ کردن
pole:
wybielać
ruse:
белить
slovake:
bieliť, nabieliť, vybieliť
ukraine:
білити (стіну, матерію)

blankiĝi

(ntr)
Iĝi blanka, ŝanĝi sian koloron al blanko: de zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj PrV .
beloruse:
бялець (станавіцца белым), бляднець, сівець
france:
blanchir (devenir blanc)
indonezie:
memutih
katalune:
emblanquir-se, tornar-se blanc
pole:
bielić się, zbieleć, siwieć

blankulo

1.
Homo kun hela haŭtkoloro: ŝipistoj, nigruloj, brunuloj, blankuloj, duonnegroj [20]; la soleca vivo de blanka virino for de aliaj blankuloj en kabano [...] estis tre suspekteme rigardata de la loka loĝantaro [21].
2.
POL Ano de blanka partio: ĉiuj Blankuloj (la kontraŭpartianoj) estis persekutataj en terura maniero [22]; poste venis revolucio, bolŝevikoj, kontraŭrevolucio, blankuloj [23]; dum la interna milito – ili forkuris kun la blankuloj Metrop ?
20. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XI
21. W. M. A. De Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, 1995:12, p. 23a
22. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
23. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Unua skizo:
beloruse:
1. белы (наз.)
bretone:
1. den gwenn
ĉeĥe:
1. bělogvardějec
france:
1. blanc (homme)
germane:
1. Weißer 2. Weißgardist
hebree:
1. לבן שיער
hispane:
1. blanco (persona)
hungare:
1. fehér ember
indonezie:
1. bulai, bule
japane:
1.  白人 [はくじん]
katalune:
1. blanc (persona)
nederlande:
1. blanke
perse:
1. سفیدپوست
pole:
1. biały
ruse:
1. белый (сущ.)
slovake:
1. beloch, bielogvardejec
turke:
1. beyaz
ukraine:
1. білий, білоґвардієць
volapuke:
1. vietel

*ovblanko [24], ovoblanko, ovoblankaĵo

KUI La flua, diafana, proteina, nutra parto de ovo, albumino, ĉirkaŭanta la ovoflavon, blanka post kuirado: disbatita ovoblanko (ŝaŭmigita per kirlbatado) [25]; preni […] da ovoblanko bone batita 10 gramojn FK ; makarono estas dolĉaĵo farita el kirlita ovoblanko miksita kun glazursukero kaj pistitaj migdaloj [26]; meringo estas malpeza bakata dolĉaĵo el kirlita ovoblanko kaj sukero [27].
beloruse:
бялок (яечны)
ĉine:
蛋淸 [dànqīng], 蛋靑 [dànqīng]
france:
blanc d'œuf
germane:
Eiweiß
hispane:
clara de huevo
indonezie:
albumen, putih telur
japane:
卵白 [らんぱく], 白身 [しろみ]
katalune:
clara d'ou, blanc de l'ou
nederlande:
eiwit
perse:
سفیدهٔ تخم‌مرغ
pole:
białko
ruse:
белок (яйца)

administraj notoj