burg/o PIV2

burgo

(malofte)
ARKI Mezepoka fortikigita loĝloko, ŝirmata de murego; kastelo1: la flamoj atingis la burgon, konstruitan en la 14a jarcento kiel gotika fortikaĵo apud la slovaka urbo Rožňava [1]; se oni alvenas el sudo, oni vidas […] la burgon Ŝpilberk [2]; la mezepoka burgo de dukoj de Saint-Omer [3]. VD:citadelo
Rim.: Alie ol ordinara fortikaĵo, burgo servas unuavice por loĝado, ne por militaj celoj, sed ĝi ne estas reprezentejo kiel kastelo2. La vorto retroviĝas ofte en urbonomo, ekz-e Aŭgsburgo, Peterburgo k.a.
burgo de la dukurbo Burghausen, Bavarujo
CC BY-SA 4.0  [4]
1. Monato, Julius Hauser: Burgo bruligita, 2012
2. Monato, Miroslav Hruška: Brno, 2013
3. E. de Zilah: Vivi sur barko, 1994
4. Bwag, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Burghausen_-_Hauptburg_(1).JPG
angle:
burg, fortified city
beloruse:
замак
ĉeĥe:
městečko, opevněný hrad
france:
place forte
germane:
Burg
hebree:
טירה מבוצרת
nederlande:
burcht
norvege:
borg
pole:
twierdza
slovake:
hradný kaštieľ
ukraine:
замок, середньовічне місто, містечко

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.