tradukoj: be bg de en es fr hu ms nl pl pt ro ru sk sv vo

*ĉiePV

*ĉie

(adverbo)
En ĉiu loko: li vojaĝas ĉien, kaj ĉie oni lin renkontas; nenie semata, ĉie trovata PrV.

ĉiea

Trovebla, estanta en ĉiu loko: La dioj sendu al li (al la imperiestro) longan vivon, — tuj aliĝis Pilato, — kaj la ĉiean pacon [1]; MAT ĉiea funkcio.

ĉiea funkcio

MATKompLeks
Funkcio3 f: X→Y estas ĉiea funkcio super X, se ĝi estas difinita (konverĝas) por ĉiu x el X: problemo: ĉu ekzistas ĉiea komputebla funkcio, kiu ne estas primitive rekursia funkcio [2].

preskaŭ ĉie  

MATMatVort
(rilate iun mezuron) Krom ĉe la punktoj de nulmezura (sub)aro: funkcio kun numerebla subtenanto estas preskaŭ ĉie nula (rilate la lebegan mezuron); du preskaŭ ĉie egalaj funkcioj havas saman lebegan integralon.

tradukoj

anglaj

~: everywhere; ~a: ubiquitous; ~a funkcio: total function; preskaŭ ~ : almost everywhere.

belorusaj

~: усюды, паўсюдна, скрозь; preskaŭ ~ : амаль усюды.

bulgaraj

~: навсякъде.

francaj

~: partout; preskaŭ ~ : presque partout.

germanaj

~: überall; preskaŭ ~ : fast überall.

hispanaj

~: por todas partes, en todas partes.

hungaraj

~: mindenhol, mindenütt; preskaŭ ~ : majdnem mindenhol.

malajaj

~: hampir semua.

nederlandaj

~: overal.

polaj

~: wszędzie; preskaŭ ~ : prawie wszędzie.

portugalaj

~: em todo o lugar.

rumanaj

~: peste tot, pretutindeni.

rusaj

~: везде, всюду; ~a: повсеместный; ~a funkcio: всюду определённая функция; preskaŭ ~ : почти всюду.

slovakaj

~: všade.

svedaj

~: överallt.

volapukaj

~: übal.

fontoj

1. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 25a
2. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, art. „diagonalado

~a funkcio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
preskaŭ ~: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | cxie.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.25 2018/11/10 03:10:15