Elb/o

Elbo

1.
PIV1 GEOG Rivero en Germanujo trafluanta Dresdenon, Magdeburgon kaj Hamburgon kaj finante ĉe Norda Maro: dek-naŭa-jarcentaj germanoj estus ŝokitaj ekscii, ke la ĉefurbo ne estis nomita laŭ la nobla ,urso', sed laŭ la malnova Elbo-slava ,brl', signifanta ,marĉo' [1].
2.
FK GEOG Insulo en Mediteraneo, apartenanta al Italujo, iama ekzilo de Napoleono: kiam Napoleono I forlasis la insulon Elbo kaj aliradis al Parizo, la Pariza gazeto „Moniteur“ per la sekvantaj esprimoj sciigis pri tio ĉi siajn legantojn: (tago 1): la malbenita hommanĝanto eliris el sia nesto, (tago 2): la korsika diablo forlasis la ŝipon en la golfo Ĵuano […] FK .
1. Henriko Janoski: Biera marĉo?, Monato, 2000/06, p. 4
beloruse:
1. Эльба (рэчка ў Нямеччыне) 2. Эльба (міжземнаморскі востраў)
bulgare:
1. Елба (река) 2. Елба (остров)
ĉeĥe:
Elba
ĉine:
1. 易北河 [yìběihé] 2. 厄尔巴岛 [èěrbādǎo]
france:
1. Elbe (rivière) 2. Elbe (ile)
germane:
1. Elbe 2. Elba
hungare:
1. Elba 2. Elba-sziget
indonezie:
2. Elba
japane:
エルベ川 [エルベかわ]
nederlande:
1. Elbe 2. Elba
pole:
2. Elba
portugale:
1. Elba (rio) 2. Elba (ilha)
ruse:
1. Эльба 2. Эльба
slovake:
Elba
ukraine:
Ельба

administraj notoj