*fav/o

*favo

MED
1.
Kontaĝa malsano (Favus), kaŭzita de fadenfungoj, karakterizata per flavaj krustoj sur la kaphaŭto: la favo ne disvastiĝis kaj ne estas sur ĝi flavetaj haroj kaj la favaĵo ne aspektas pli profunda ol la haŭto [1]; la Eternulo frapos vin per abscesoj […], per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio [2].
2.
Similaj malsanoj de la kaphaŭto. VD:akno, lepro, pliko, skabio
angle:
1. favus, ringworm
ĉeĥe:
prašivina
france:
1. favus, teigne favique 2. teigne (maladie)
germane:
Grind, Grindflechte 1. Erbgrind, Favus
hispane:
1. tiña fávica o favosa
hungare:
kosz (betegség), favus
japane:
黄癬 [おうせん]
latinece:
1. Favus
nederlande:
1. favus, kletskop (ziekte)
portugale:
tinha, porrigem
ruse:
парша, лишай
slovake:
prašina
ukraine:
парші, парша, пархи, фавус

fava

1.
De favo: favaj krustoj.
2.
Malsana pro favo: unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektasPrV .
3.
KrED Fia, kvazaŭ kontaĝa pro favo: vi traktis min kiel favan publikulinon SkandalJozef ; pro iaj kelkaj miloj da favaj dukatoj [3]; favaj hundoj, la lepro vin manĝu [4]!
angle:
1. scabby, verminous 2. scabby, verminous 3. scurvy
ĉeĥe:
prašivý
ĉine:
3. 麻風 [máfēng], 麻風病 [máfēngbìng]
france:
1. favique 2. teigneux (atteint de teigne)
germane:
3. lausig, räudig, aussätzig
hispane:
2. tiñoso
hungare:
1. kosz- 2. koszos 3. mocskos, rühes
japane:
黄癬の [き癬の]
ruse:
1. фавозный 2. паршивый, шелудивый 3. паршивый, шелудивый
slovake:
prašivý
ukraine:
паршивий, покритий струпами, шолудивий

favulo

1.
Malsanulo pro favo: la pastro rigardos la favulon en la sepa tago [5].
2.
(figure) Fiulo evitinda: mi venos al vi kaj faros aferon kun ĉi tiu favulo [6]; ĉi tiu favulo kuraĝis rememorigi al via sankteco nian interkonsenton [7].
angle:
2. scurvy rascal
ĉeĥe:
prašivec
ĉine:
2. 被社会抛弃的人 [bèishèhuìpāoqìderén], 受蔑視的人 [shòumièshìderén]
france:
1. teigneux (subst.) 2. teigne (personne)
germane:
1. Grindkranker 2. räudiger Hund, Aussätziger
hispane:
tiñoso (insulto o enfermo de tiña), bacín (insulto)
japane:
黄癬患者 [き癬患しゃ]
ruse:
2. паршивец
slovake:
prašivec
ukraine:
хворий на парші, паршивець, пархач, шолудивець

administraj notoj

pri ~o:
    PIV1 difinas iom pli precize kaj uzas referencon al la
    faka termino "tinio", kiu ne ekzistas en Revo. [MB]
  
pri ~ulo 2.:
      Indus precizigi, se eblas, en kio konsistas la fieco. La
      franca vorto "teigne" aludas pri koleremo kaj maliceco.
      Mi ne scias, cxu tio estas la intenco en E. La franca
      traduko estas do provizora. [MB]