*akn/o

*akno

1.
BIBF Malsaneca ruĝa ŝvelaĵeto sur la haŭto: beston blindan aŭ difektitan aŭ kriplan aŭ absceshavan aŭ aknohavan aŭ favan ne alportu [1]; lia bruna senforma malsobra vizaĝo, sur kiu ankoraŭ restis signoj de antaŭa beleco, estis tuta kovrita per ruĝaj ŝvelaj aknoj FK .
Rim.: Nur tiu ĉi senco estas fundamenta, ĝi aperas en la Universala Vortaro, sed baziĝas sur la tiama medicina scio. En Levidoj 22:22 la vorto aperas kiel sinonimo de „likeno“, kio ĉe bestoj estis ŝajne ekzemo, sed oni tiel nomas en la Biblio ankaŭ lepron (Levidoj 13 k.a.). Laŭ la tradukoj en la Universala Vortaro ĝi povus signifi i.a. simptomon de akno2, lepro, ekzemo, tenio. Tiu ĉi fundamenta senco do estas nesufiĉe klare difinita por esti utila ekster klasikaj verkoj kiel ekz. la Biblio, por priskribi la simptomojn de variaj malsanoj. Por nomi ajnan ŝvelaĵon de la haŭto, vi povus uzi „haŭtelstaraĵo“, „ŝvelaĵeto“, „papulo“PIV1; aŭ por nomi specifajn ŝvelaĵojn: „komedono“, „pustulo“, „furunko“. [WD]
2.
MED Iu el variaj haŭtmalsanoj (Acne), elirantaj de komedonoj, ŝtopiĝo de sebaj glandoj kaj harfolikloj, kaj karakterizataj per ruĝaj ŝvelaĵetoj: androgenoj, kiel testosterono kaj dihidrotestosterono (DHT) estas la plej gravaj seksaj hormonoj en viroj kaj estas […] respondecaj pri akno, korpa odoro […] [2]; aknohaŭto (laŭ PIV, ankaŭ „akneo“) estas haŭtomalsano de homoj, ĉefe tiu de junuloj inter 15 kaj 25 [3].
Rim.: PIV proponas por tiu senco la vorton „akneo“.
angle:
1. pimple 2. acne
beloruse:
1. прышч, вугор 2. сып, высыпка, вогнік
bretone:
2. burbu
ĉeĥe:
akné, trudovitost, uhry
ĉine:
1. [dòu] 2. 痤疮 [cuóchuāng], 痤瘡 [cuóchuāng], 青春痘 [qīngchūndòu], 青春豆 [qīngchūndòu]
france:
1. bouton (sur la peau), grains de ladrerie 2. acné
germane:
1. Finne, Aussatz 2. Akne
hebree:
אקנה
hispane:
acné
hungare:
2. akné
japane:
にきび, 吹き出物 [ふきでもの]
latinece:
2. Acne
nederlande:
2. acne
portugale:
acne, espinha
ruse:
1. угорь (сыпь) 2. угревая сыпь
slovake:
1.bublina (vzduchová), 2.uhor, akné
svede:
akne 1. finne
tibete:
ཐོར་པ་
ukraine:
акне, прищ(ик), вугор

aknero

angle:
pimple, zit, blemish, spot
beloruse:
прышч, вугор
bretone:
burbuenn, porbolenn
ĉeĥe:
hrbolek v obličeji, uher
france:
bouton (sur la peau)
germane:
Pickel (Akne)
hebree:
אקנה
hungare:
pattanás, mitesszer, akné
nederlande:
acne-blaasje
ruse:
прыщ
slovake:
červená kožná vyrážka
svede:
finne
tibete:
ཐོར་པ་

administraj notoj

~ero: Mankas dua fontindiko.
~ero: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.