*17fi

I.

fi

(ekkrio)
Malestiminde, abomene, naŭze: fi al vi! fi, kiel abomene! [1]! fi al la sensuka tempaĝo de kastritoj, kiu taŭgas por nenio, nur por remaĉadi la farojn de la antaŭa tempo [2].
angle:
fie!, for shame! ~ al vi!: shame on you!.
beloruse:
фі!, фу!, цьху!
ĉeĥe:
fuj, jak nevhodné slovo
france:
fi!, beurk!, pouah!
germane:
pfui!, ih!, igitt!
hispane:
¡puaf, qué asco!
hungare:
pfuj! pfuj! ~ al vi!: szégyeld magad!.
japane:
チェッ!
nederlande:
foei
portugale:
fu, abrenúncio, apre, chi, credo, cruzes, fora, irra
ruse:
фи!, фу!
slovake:
aké nevhodné slovo, fuj
II.

fi-

Prefikso esprimanta malestimon: la malbenita fikomercisto Abdulin: li vidas, ke la urbestro havas malnovan spadon, li tamen ne sendis novan [3]; fibuŝo; aperis multego da fiinsektoj [4]; senkulpigi sin mem per fiagoj de aliaj [5]; tiu ĉi fiago estas nur unu en longa ĉeno de tiaj brutalaĵoj [6]; modernaj kurieroj estas ĵurnalistoj, kaj se ili povus, ankaŭ nunaj registoj senkapigus tiujn fihomojn, se ili informas la publikon pri fiagoj de politikistoj [7].
Rim.: Prefikseca fi- kaj la sufikso -aĉ estas similaj kaj povas en multaj okazoj esti preskaŭ indiferente uzataj. Ili tamen diferencas inter si per tio, ke -aĉ estas prefere objektiva, dum fi- estas prefere subjektiva; -aĉ povas montri simple, ke iu aŭ io estas malbonkvalita, netaŭga, aŭ ke oni opinias ĝin tia; fi- esprimas negativan juĝon el morala vidpunkto: ĉevalaĉo ne estas fia ĉevalo, sed tre malfeliĉa [8]; tiu fiulo estas tre lerta kaj bela viro.
Rim.: Alie oni povas esprimi la diferencon tiel, ke aĉ- rilatas al la propra konsisto, ekz. grupaĉo estas malbone organizita, hundaĉo estas malsana, malbela; dum fi- rilatas al la maniero de agado, kaj malbonigas precipe la eksteron: figrupo agas malmorale, en detrua maniero, dum ĝi povas esti tute bone organizita interne, fihundo povas esti korpe bela kaj sana, sed facile mordas aliajn.
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 8:24
5. Stefan Maul: Malbonaj konsciencoj, Monato, 1995/03, p. 5
6. Stefan Maul: Brutalaj dekstruloj, Monato, 2000/04, p. 6
7. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/03, p. 3
8. Maria Nemirow-Ziólkowska: Esperanto dla wszystkich, Warszawa, 1965; lekcja 29, p. 41
angle:
~buŝo: dirty mouth. ~insektoj: pests.
france:
~komercisto: mercanti. ~insektoj: insecte nuisible.
germane:
~komercisto: windiger Geschäftsmann, unseriöser Geschäftsmann, unseriöser Händler. ~buŝo: Schandmaul. ~insektoj: Ungeziefer.
hispane:
~komercisto: comerciante mezquino. ~buŝo: malhablado. ~insektoj: plaga.
hungare:
~komercisto: nyerészkedő. ~buŝo: mocskos száj. ~insektoj: féreg (kártékony rovar).
volapuke:
lu- ~buŝo: lumud.
III.
Samsignifa memstara vortero:

fia

Malnobla, abomeninda: populara kuracisto, fia murdisto [9]; atestaĵoj pri korupto, kompliceco kaj kaŝado de misa kaj fia konduto [10]; jen la terure malbela fia flanko de l' afero [11]; li estis kondamnita je morto en fia pseŭdoproceso gvidita de „furioza Rolando” [12]; fruaj viktimoj de la plej fia reĝimo en la homa historio [13]; tio estas fia kalumnio, kiun tre lerte organizis liaj kontraŭuloj, kiuj deziras ruinigi lian vivon kaj neniigi lin [14]; ne troviĝas akuzo, ekde la rabado, ĝis la patromurdo, aŭ de la vanteco ĝis la plej fia krueleco, kiu ne trafus ilin tute prave [15]; fia nuanco, senco, tono.
9. Paul Gubbins: Doktoro Morto, Monato, 2000/05, p. 11
10. Garbhan MacAoidh: Paŝoj al purigado, Monato, 2000/09, p. 8
11. H. Harrison, trad. W. Auld: La stratoj de Aŝkelono, 1994
12. Monato, Jomo Ipfelkofer: Postaj tempoj eble pli bone komprenos min
13. Monato, Kvazaŭ ĉio dependus de mi
14. Monato, Julian Modest: La memmortigo de Tanja
15. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Logos
angle:
reprehensible, naughty, shameful, immoral, abomninable
beloruse:
агідны, мярзотны, брыдкі, ганебны, нізкі, подлы
ĉeĥe:
bídný, hanebný, mrzký, ničemný, podlý
ĉine:
[dǎi], 訑 [yí], 黑心 [hēixīn], 吝啬 [lìnsè], 邪恶 [xiéè], 孬 [nāo]
france:
abject (méprisable), bas (méprisable), indigne, vilain, méprisable
germane:
böse, fies, schlecht, unmoralisch, gemein
hispane:
abyecto, vil, indigno, despreciable
hungare:
aljas, ocsmány, galád
japane:
下劣な [したおとな], いやらしい
nederlande:
verfoeilijk, kwalijk, stout, berispelijk, afkeurenswaardig, onbehoorlijk
ruse:
мерзкий, гадкий, подлый, отвратительный
slovake:
hanebný
ukraine:
мерзенний, бридкий, гидкий, негідний, нікчемний

fiaĵo MT

Fia ago aŭ abomeninda objekto: vi malpurigis Mian sanktejon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj viaj fiaĵoj [16]; virino ne stariĝu antaŭ bruto, por kuniĝi: tio estas fiaĵo [17]; li trinkis la spican elbarelaĵon de plezuro, ke li forgesu la fiaĵojn kiujn li ĉi tie faris [18]; decidi referendumon sen averti siajn eŭropajn kolegojn estas fiaĵo [19]; ĝoju, ke post viaj fiaĵoj vi vivis tiel meritige [20].
beloruse:
брыдота (нешта), мярзота, гідоцьце, подласьць (учынак)
ĉine:
[wù]
france:
bassesse (acte bas), cochonnerie (acte, propos)
germane:
Gemeinheit, Niederträchtigkeit, Erbärmlichkeit, Frechheit, Schäbigkeit, Sauerei, Ferkelei, Schund, Dreckszeug
hispane:
bajeza, vileza
hungare:
aljas tett, galádság
japane:
汚い物 [きたないぶつ], 汚い言葉 [きたないことば], 汚い行為 [きたないこうい]
ruse:
подлость (поступок)
ukraine:
мерзота, гидота, мерзенний, бридкий учинок

fieco

Karakterizo de io aŭ iu fia: la pereo de la eŭropa civilizacio montriĝos kiel paralizo kontraŭ ajna malico, ajna fieco, ajna malico: finfine maliculoj disŝiros la mondon [21]; per sia meditado li ekkonscias pri la vero kaj rezignas sian fiecon [22].
21. Monato, Alexander Gofen: Brave, prezidanto Putin!
22. Monato, Donald Broadribb: Modernantikvaj fabeloj
beloruse:
подласьць (якасьць), мярзотнасьць, брыдкасьць
ĉeĥe:
podlost
france:
bassesse (caractère méprisable)
hispane:
mezquindad
japane:
下品 [げひん], 下劣 [げれつ]
ruse:
подлость (качество)
slovake:
oplanstvo
ukraine:
мерзенність, гидливість

fiulo

Persono malestiminda: oni provis aresti la fiulon MkM ; nur pro frandemo tion faris al mi la fiulino KrB ! kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon [23]; fiulo ŝtelis de ekster la mortigito-domo la bukedojn (supozeble vendo- kaj profito-cele) [24]; piulo Buŝo ne fiule mensogis, ĉar li estas bona kristano [25]; nekredeble potenca fiulo, kiu jam posedas preskaŭ ĉiujn el la ringoj, strebas akiri, iel ajn, la ringon nun havatan de Frodo [26]. SUB:fripono, kanajlo
beloruse:
мярзотнік, нягоднік, брыдота (чалавек)
ĉeĥe:
darebák, padouch, všivák
finne:
lurjus, heittiö
france:
salaud
germane:
Lump, Gauner, schmieriger Typ ~ulino: Luder.
hispane:
despreciable, indigno, bellaco, abyecto
hungare:
gazember
japane:
汚いやつ [きたないやつ], 下劣な人 [したおとなじん]
ruse:
подлец, мерзавец, негодяй
slovake:
darebák, podliak, všivák
ukraine:
мерзотник, гадина, негідник

administraj notoj