*flirt/i UV

*flirti

(ntr)
1.
Delikate moviĝi en la aero tien kaj reen, flugi ĉirkaŭ io tien kaj returnen: blankaj kurtenoj flirtis ĉe la malfermitaj fenestroj [1]; [la] mantelo flirtis en la vento [2]; la korporacia standardo flirtis antaŭ la domo [3]; ĉiam flirtis la ruĝa flago kun la blanka kruco [4]; gaje flirtanta plumaĵo [5]; alaŭdo leviĝis al la ĉielo kaj flirtante per la flugiloj [6]; flirtis kaj svarmis internen ĉiuj birdetoj [7]; papilioj flirtas apud via buŝo [8]; ĉevaloj kun flirtantaj kolharoj [9]; la nigraj bukloj flirtis senĝene sur la frunto kaj nuko IK ; [jen] via facila flugetanta irado, nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi [10]; tra la branĉoj flirtadis sunradio; la flamoj flirtis (flagris); lasi flirti siajn rigardojn.
2.
Amindumi kvazaŭ flugetante de unu al alia kaj ne celante edziĝon: ambaŭseksema knab(in)o dum duono de la tago […] flirtas kun grupo de knaboj, la alian tempon aliloke kun inoj [11]; knabino ekzemple de Mez-Oriento eĉ flirtas per levo de sia granda, brodita ŝalo [12]; ŝi havas sian preferatan flirtanton. VD:koketi, papilii
angle:
flit (vi), *flirt (vi), *flutter
beloruse:
1. пырхаць, лётаць 2. фліртаваць, заляцацца
bulgare:
2. флиртувам
ĉeĥe:
poletovat, třepetat, vlát
ĉine:
1. 展翅 [zhǎnchì], 飄揚 [piāoyáng], 搖晃 [yáohuàng], 扬 [yáng], 犹豫 [yóuyù], 招展 [zhāozhǎn], 舞弄 [wǔnòng], 招手 [zhāoshǒu], 挥舞 [huīwǔ] 2. 玩弄女性 [wánnòngnǚxìng], 風情萬種 [fēngqíngwànzhǒng], 調情 [tiáoqíng], 卖俏 [màiqiào]
france:
1. virevolter, *voleter, *voltiger 2. flirter, coqueter (faire la cour), faire la cour, draguer (qn)
germane:
1. *flattern 2. flirten
hispane:
1. revolotear, ondear, aletear 2. coquetear, flirtear, ligar
hungare:
1. repdes, lobog 2. kacérkodik, flörtöl
japane:
翻る [ひるがえる], ひらひら飛び回る [ひらひらとびまわる], たわむれる
nederlande:
1. wapperen 2. flirten
pole:
2. *trzepotać
portugale:
1. esvoaçar, flutuar, tremular, adejar, voejar, borboletear 2. flertar, namorar, namoricar, galantear, fazer a corte a
ruse:
1. *порхать 2. флиртовать
slovake:
poletovať, trepotať, viať
ukraine:
пурхати, маяти, тріпотіти, розвіватися, фліртувати, кокетувати, залицятися

flirto

Amindumo: brazila sinjorino […] antaŭ kvindek jaroj havis tutsemajnan flirton kun la leŭtenanto de usona veselo, ankrita en Rio-de-Ĵanejro [13].
13. G. Silfer: Dato neglektita survoje al Pac-Nobelo, Heroldo de Esperanto, 2008:13
angle:
flirt (n) (a person)
beloruse:
флірт, заляцаньне, заляцанка
ĉine:
性魅力的誘惑 [xìngmèilìdeyòuhuò]
france:
flirt
germane:
Flirt
hispane:
amorío, aventura, ligue
ukraine:
пурхання, маєво, тріпотіння, розвівання

flirtemaZ

1.
Volonte flirtanta.
2.
(figure) Malkonstanta, malserioza: flirtema adoranto de inoj plej diversaj [14]; kiel flirtemas publika opinio [15]!
14. J. Racine, trad. G. Lagrange: Fedra, 1991
15. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro (3), 2003
angle:
1. flirtatious, flirty 2. inconstant
ĉeĥe:
poletavý, záletný
ĉine:
喜新厌旧 [xǐxīnyànjiù]
france:
dragueur (adj.), flirteur, frivole, inconstant, versatile
germane:
flatterhaft
hispane:
ligón, conquistador (de corazones)
japane:
ひらひら動く [ひらひらうごく], 浮気っぽい [うわきっぽい]
nederlande:
flirtziek
slovake:
prelietavý, záletný
ukraine:
охочий фліртувати, змінний, непостійний, легковажний

flirtulo

Viro, kiu volonte flirtas: ha, senpripensuloj kaj flirtuloj ili ĉiuj estas, kaj tamen ili edziĝas, kiam ili enamiĝas [16].
16. B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 2001
france:
dragueur, joli cœur

ĉirkaŭflirti

(tr)
Flirti ĉirkaŭ: ŝi estas ĉirkaŭflirtata de siaj longaj haroj kaj de sia verda tuko; ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun PrV .
angle:
flit about
france:
virevolter (tout autour de), voleter (tout autour de), voltiger (tout autour de) ĉirkaŭ~adi: poursuivre (de ses assiduités), être empressé (auprès de).
germane:
umflattern, umflirten
hispane:
revolotear ĉirkaŭ~adi: perseguir deseoso.
ukraine:
пурхати навколо, розвіватися навколо, обплітати

administraj notoj

~ema: Mankas verkindiko en fonto.