tradukoj: be ca cs de hu la nl pt ru sk

gali/o

galio  

BOT
Genro el la familio rubiacoj (Galium): galio estas granda genro de unujaraj kaj staŭdaj herbaj plantoj [kreskantaj] en moderklimataj zonoj kaj de norda kaj de suda hemisferoj [kun] ĉirkaŭ 600 specioj [1]; Alkroĉa galio […] kreskas ĉie, do eble ankaŭ en via ĝardeno aŭ sur via balkono, ĝi facile kroĉiĝas al la haŭto de bestoj kaj vestaĵoj [2].


herbeja galio (Galium mollugo), Haux (Gironde, Francujo)
CC-BY-SA-3.0  [3]


herbeja galio

Odoranta galio  

BOTKUI Odoranta specio de galio (Galium odoratum, antaŭe Asperula odoratum), kun komuna nomo asperulo, kreskanta en foliarbaroj de Eŭrazio, entenanta kumarinon kaj uzata por gustigi trinkaĵojn.


odoranta gali (Galium odoratum)
CC-BY-SA-3.0  [4]

tradukoj

belorusaj

~o: маруна.

ĉeĥaj

~o: svízel.

germanaj

~o: Labkraut; Odoranta ~o : Waldmeister.

hungaraj

~o: galaj. herbeja ~o: közönséges galaj.

katalunaj

~o: espunyidella. herbeja ~o: espunyidella blanca.

latina/sciencaj

~o : Galium; Odoranta ~o : Galium odoratum; Odoranta ~o : Asperula odoratum. herbeja ~o: Galium mollugo.

nederlandaj

~o: walstro.

portugalaj

~o: gálio.

rusaj

~o: подмаренник.

slovakaj

~o: psí tŕň.

fontoj

1. Vikipedio, Galio
2. Vikipedio, Alkroĉa galio
3. follavoine.net: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Galium_mollugo01.jpg
4. Johannes Otto Först: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:GaliumodoratumWaldmeister.jpg

~o: Mankas verkindiko en fonto.
Odoranta ~o : Mankas dua fontindiko.
Odoranta ~o : Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | gali.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2018/10/07 13:10:15