7geometr/o PV

geometro

1.
=geometriisto
2.
Termezuristo: Taleso […] estis fama geometro kaj filozofo [1].
3.
ZOO Genro el familio geometredoj (Geometra), nokta papilio: la raŭpoj el la familio de geometroj moviĝas per alterna kuntiriĝo kaj etendiĝo kvazaŭ la mano de mezuristo mezuranta laŭ spanoj.

moviĝo de geometra raŭpo
CC BY-SA 3.0  [2]
Rim.: Oficialigita estas nur la senco de profesio, sed manke de difino aŭ traduko en OA7, ne estas klare kiu el ambaŭ.
angle:
1. geometer, geometrician 3. geometer moths, Geometra
beloruse:
1. геамэтар 2. каморнік (прафэсія), землямер 3. каморнік (казюрка), геамэтрыда, пядзенік
france:
géomètre (t.s.), arpenteur, chenille arpenteuse
germane:
1. Geometriker 2. Geometer, Landmesser, Feldmesser, Geodät 3. Spanner (Schmetterling)
hungare:
1. mértantudós 2. földmérő, geodéta 3. araszoló
japane:
シャクガ, シャクトリムシ
latinece:
3. Geometra
nederlande:
1. meetkundige 2. landmeter 3. spanrups
portugale:
1. geômetra
ruse:
1. геометр 3. пяденица, землемер (бабочка)
turke:
1. jeometre
ukraine:
планіметрія

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.