ĝelab/o [1]

ĝelabo

TEKS Larĝa, longa robo kun manikoj, kun dekolto, simila al la egipta galabijo, sed kutime kun kapuĉo, portata en arabaj landoj ĉirkaŭ Mediteraneo: en Maroko […] antaŭ dudek jaroj oni ankoraŭ vidis tradiciajn ĝelabojn kun kapuĉo [2]; vestita per blanka senmakula ĝelabo, kun poŝtelefono apud sia mano, la islama milionulo kreis en 2015 la Fondaĵon por egaleco de ŝancoj en Afriko [3]. VD:kaftano, kapoto1, surtuto

Eugène Delacroix: viro vestita per ĝelabo
PD  [4]
2. Mari-Elen': Pilgrimantoj ktp, Faldfolio, 2006-06-20
3. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Amo al la patrujo... kaj al la negoco
4. Eugène Delacroix, The Yorck Project (2002), ISBN: 3936122202: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Eugène_Ferdinand_Victor_Delacroix_052.jpg
angle:
 jilbab
bulgare:
 джилбаб
france:
 djellaba
germane:
 Djellaba
itale:
 djellaba
nederlande:
 djellaba
ruse:
 джеллаба
svede:
 djellabah

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.