3indukt/i

indukti

(tr)
1.
Rezoni, konkludante el apartaj faktoj al ĝenerala leĝo, el specoj al specaro, el efikoj al kaŭzo: el tio, ni povas indukti, ke ... kial li verkis kaj tradukis tiujn kalumniajn artikolojn kontraŭ judoj, Zamenhofo, cionismo […]? – mi induktas, ke ĉar li esencas antisemito MMa ; filologo tamen ne povus multe indukti, el la konata historio de esperanto, ĝeneralajn leĝojn pri la evoluado de lingvoj Plumamikoj ; VD:dedukti
2.
ELE Produkti elektran aŭ magnetan kampon per indukto2: la alterna induktita fluo en la movanta bobeno estas transformita en kontinuan tension [1]; la tera magnetkampo induktas al ĉiuj materialoj magnetajn ecojn [2].
3.
BIO Aktivigi fiziologian disvolviĝan procezon; en genetiko, aktivigi genon per ekstera faktoro: medio- kaj vivkondiĉoj povas indukti heredeblajn ŝanĝiĝojn (ekz. vintrorezistecon de oranĝo) [3].
4.
(figure) Estigi en io, elvoki, inspiri: manekeno ĉu vivanta, ĉu pupo el plasto, devas indukti ĉe la geaĉetantoj surrealan senton de ideala supereco [4]; nia eminenta, nobla, kompetenta akademio de Esperanto rekonsideru siajn decidojn, rekonu siajn mispaŝojn, induktitajn de la koloniismo, ksenofobio, naciismo, ŝovinismo [5].
1. Vikipedio, Dinamo
2. Vikipedio, Geomagnetiko
3. Vikipedio, Trofim Lisenko
4. Monato, Gilbert LEDON: Misa mondo, 2003
5. Gilbert Ledon: Mil pardonpetoj, Monato, 2000/07, p. 5
angle:
induce 1. infer, generalize, reason
ĉeĥe:
vyvozovat obecné závěry
ĉine:
誘發 [yòufā], 勾起 [gōuqǐ], 导出 [dǎochū], 引发 [yǐnfā]
france:
induire
germane:
induzieren, auslösen 1. verallgemeinern
hispane:
inducir
hungare:
1. következtet (általánosít), általánosít 2. gerjeszt, indukál
japane:
帰納する [きのうする], 誘導する [ゆうどうする]
nederlande:
induceren
portugale:
induzir
ruse:
1. выводить логическое заключение, делать выводы (от частного к общему) 2. индуктировать, индуцировать, наводить
slovake:
vyvodzovať všeobecné závery

indukto

1.
Ago indukti 1: al la logiko de Aristotelo, Bakono aldonis indukton: se io okazas sufiĉe ripete aŭ estas ripetigebla, oni povas antaŭdiri, ke ĝi okazos denove [6]; oni distingas […inter] la deduktoj, la induktoj kaj la abduktoj, kvankam foje oni [konsideras] la abduktojn kiel speciala tipo de indukto [7].
2.
ELE Fenomeno, per kiu ŝanĝiĝanta elektra kampo formas magnetan kampon kaj inverse: pere de indukto oni povas ŝargi elektran dentobroson sen konektilo [8]; transformatoro (aŭ transformilo) […] transformas alternan kurenton kaj tension […] per elektromagneta indukto [9].
3.
MATMatVort Maniero pruvi, ke propozicio veras por ĉiu natura entjero `n`, montrante ke ĝi veras por `n=0`, kaj ke se ĝi veras por iu `n`, ĝi veras ankaŭ por `n+1`: temas pri pruvoj de matematikaj teoremoj pere de indukto, kaj solvante tiujn taskojn hieraŭ posttagmeze, mi supozis aŭ eĉ certis, ke neniu el miaj samklasanoj sukcesos solvi ilin FSI ; aksiomo de (matematika) indukto MatVort ; pruvu per indukto, ke la ĝenerala termo `u_n` de geometria progresio egalas al `u_0 q^n`.
angle:
1. induction 2. inductance 3. induction aksiomo de (matematika) ~o: axiom of complete induction.
ĉeĥe:
indukce, vyvolání (potratu), vzájemné navození
ĉine:
归纳法 [guīnàfǎ], 归纳 [guīnà], 感生电流 [gǎnshēngdiànliú], 感应 [gǎnyìng]
france:
induction (raisonnement, élec., math.) 3. induction, récurrence aksiomo de (matematika) ~o: axiome d'induction.
germane:
Induktion abdukto: Abduktion. 3. Induktion aksiomo de (matematika) ~o: Induktionsaxiom.
hispane:
inducción
hungare:
1. indukció, induktív következtetés 2. gerjesztés, indukció 3. indukció aksiomo de (matematika) ~o: indukciós axióma.
japane:
帰納 [きのう], 誘導 [ゆうどう]
pole:
3. indukcja aksiomo de (matematika) ~o: zasada indukcji matematycznej.
ruse:
1. индукция, умозаключение (от частного к общему) 2. индукция, наведение 3. индукция aksiomo de (matematika) ~o: аксиома математической индукции.
slovake:
indukcia
ukraine:
індукція

indukta

Karakterizata per indukto:
1:
indukta rezonado, metodo.
2:
per indukta infrast[r]ukturo en la pavimo […] aŭtoj povos ŝargiĝi dum veturado [10]; tiuj magnete levitaj veturiloj uzos altiran kaj forpuŝan fortojn kreatajn de super-konduktanta magneto en la vagonoj kun induktaj bobenoj sur la gvidaj vojmuroj [11].
10. Monato, Ivo Durwael: Magia tapiŝo, 2011
11. Monato, Isikawa Takasi: Eĉ pli rapide, 2014
angle:
inductive
ĉine:
引人 [yǐnrén]
france:
inductif, récurrent (math.), d'induction
germane:
induktiv
hispane:
inductivo
hungare:
induktív, indukciós
japane:
帰納的 [きのうてき], 誘導の [ゆうどうの]
nederlande:
inductief, inductie-
ruse:
индуктивный, индукционный
ukraine:
індуктивний, індукційний

induktilo

ELE Bobeno, kiu kontraŭstaras la pason de alterna kurento per sia induktanco: se en cirkvito estas kondensilo, induktilo, tiuj proprecoj simile okazigas enŝaltan pliŝarĝecon [12].
ĉeĥe:
induktor
ĉine:
反应器 [fǎnyìngqì], 扼流線圈 [èliúxiànjuàn], 电感线圈 [diàngǎnxiànjuàn]
france:
inductance (composant)
germane:
Spule, Drossel (Spule)
japane:
誘導子 [ゆうどうし], インダクタンスコイル
slovake:
induktor
ukraine:
індуктор

administraj notoj

~ilo: Mankas dua fontindiko.