tradukoj: be ca cs de en es fr hu it nl pt ru sv

Ekstera vira vesto,
malfermiĝanta ĉe ia antaŭa parto,
manikhava, kovranta la korpon ekde la ŝultroj ĝis
proksimume la koksoj:
la jako estas la ordinara senceremonia vesto de la
okcidentaj eŭropanoj.

Mallonga jako:
ŝi sin returnis kaj ekvidis belan junan fraŭlineton, kiu,
bone kovrante sin per varma jaketo, kuris al ŝi
[1];
[kamarado] en blanka ĉemizo sub mallonga
griza jaketo, kareseme rigardis ŝin
[2];
jaketo de kelnero.
ĵaketo
Deprenebla, ne algluita papera kovrilo de bindita aŭ
broŝurita libro, ofte kun kolora ilustraĵo.