*kamizol/o

*kamizolo

TEKS
1.
Manikhava subvesto de la 16a ĝis 18a jc, kovranta la supran parton de la korpo: mi havis sur mi miajn plej bonajn vestojn, la ruĝa kamizolo sidis sur mi strikte kaj streĉite, la kvasto sur mia fezo estis ornamita per arĝento [1]; la lana ĉemizo estis superkovrita per refaldita blanktola kolumo, la malvasta kamizolo estis butonumita ĝis supre, la mantelo libere pendis super tio [2]; knabo, finu la kamizolon kaj fliku la pantalonon, aŭ vi eksentos la ulnon sur viaj oreloj [3]; ŝi estis vestita per strikta kamizolo [4].
Rim.: Supozeble Zamenhof aldonis tiun vorton al la Fundamento kun ideo pli vasta ol la historia signifo, do pli malpli de „manikhava veŝto“, la fundamentaj tradukoj havas sufiĉe diversajn signifojn en la naciaj lingvoj. Similaj vestoj sen manikoj estas ĉe virinoj la korsaĵo kaj ĉe viroj la veŝto. Nuntempaj similfunkciaj vestoj estas trikita jako kaj pulovero. [Wolfram Diestel]

vira silka kamizolo, Francujo, ĉ. 1715
PD  [5]
2.
Speco de jako: la nigra, bonstata pufa kamizolo montris la honorindan fieran patricion RBa ; la flavleda kamizolo kaj la tintantaj spronoj montris la pezan rajdoserviston RBa . VD:surtuto, tuniko, ĵako
angle:
*waistcoat 1. undershirt, camisole 2. jerkin, doublet
beloruse:
камзол, камізэлька
ĉeĥe:
kamizola, kamizolka, kazajka
france:
1. maillot de corps, chemise (sous-vêtement) 2. *camisole
germane:
*Brustwams 1. Kamisol 2. Koller, Reitjacke, Waffenrock
hungare:
1. ujjas 2. zeke, zubbony
japane:
胴着 [どうぎ], キャミソール
katalune:
1. camisola 2. jac, jaqueta
nederlande:
borstrok, buis (borstrok)
pole:
kaftan, kamizelka, *kaftanik
rumane:
caftan , jiletcă, vestă
ruse:
камзол, *фуфайка
slovake:
kamizola, kazajka
ukraine:
фуфайка, камзол, жилетка, камізелька, сардак, сердак

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.