klimaks/o PIV1

klimakso

1.
BELE Plej forta, kulmina ero de kreska serio: amhistorio milde ironia de László Böti, kun tragika, surpriza finklimakso [1]; simile al aliaj sagaoj, [la rakonta] baza strukturo konsistas el enkonduko, konflikto, klimakso, venĝo, paciga interkonsento, kaj postvortoj [2]; li fine devigis ŝin mane kaj buŝe konduki lin al klimakso (orgasmo) [3]; la rakonta fluo pli kaj pli kirliĝas, kvazaŭ rapidiĝanta akvo survoje al falego, kvankam la neevitebla klimakso forsuĉas de oni la spiron, la vera kulmino montriĝas unue epiloge [4]. VD:akmeo2, apogeo2, kulmino2, paroksismo, peripetio
2.
EKOL Optimuma, plej stabila stato de ekosistemo rilate al ĝia grunda kaj klimata situacio: tropikaj ĉiamverdaj arbaroj estas ekzemplo de klimaksa vegetaĵaro [5].
1. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, prozo fikcia
2. Monato, Garbhan Macaoidh: Leĝoj landon prosperigas, 2004
3. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 3
4. Monato, Boris Kolker: Atentokapta sed ruĝkrajoninda
5. Vikipedio, Klimaksa vegetaĵaro, 2016-07-20
angle:
climax
beloruse:
1. кульмінацыя 2. клімакс (экал.), клімаксавая супольнасьць
ĉeĥe:
1. gradační vyvrcholení mluv. projevu, klimax
ĉine:
压轴戏 [yāzhòuxì], 性高潮 [xìnggāocháo], 关子 [guānzi], 高潮 [gāocháo]
france:
1. paroxysme 2. climax
germane:
1. Steigerung (aufs Äußerste), Klimax, Höhepunkt 2. Klimaxvegetation
hispane:
1. clímax
hungare:
1. tetőpont, betetőzés
itale:
1. climax
nederlande:
1. hoogtepunt, climax
pole:
1. klimaks
ruse:
1. высшая точка, кульминация
slovake:
1. gradačné vyvrcholenie, klimax, vrchol (odb.)
ukraine:
клімакс, сходження, підвищення, найвища/кульмінаційна точка, апогей

administraj notoj