*laĉ/o

*laĉo

TEKS Ŝnureto, kiun oni trapasigas tra specialaj truetoj por streĉi kaj kunligi du partojn de vesto, ekz-e korseto, ŝuo kc: alligu la surbrustaĵon per ĝiaj ringoj al la ringoj de la efodo per laĉo el blua ŝtofo [1]; bela estas […] via kolo sub la laĉoj de perloj [2]; iufoje laĉo da koloraj koraletoj ĉirkaŭis la kolon Marta ; la patrino sendis la knabinojn en la urbon por aĉeti fadenojn, kudrilojn, laĉojn kaj rubandojn [3]; enkuris […] dekdujara knabineto, […] tiranta kun si longan puncan laĉon, kun kiu ŝi antaŭ momento verŝajne faradis gimnastikajn ekzercojn Marta ; tirilo de sonorilo [estis] bona dika laĉo [4]; vi eĉ ne povas atingi viajn ŝulaĉojn, kiam vi kliniĝas [5]. VD:galono, kordono1, rubando1
angle:
lace
beloruse:
шнур
bretone:
las
ĉine:
鞋带 [xiédài], 鞋帶 [xiédài]
france:
lacet
germane:
Schnürband, Schnürriemen, Schnürsenkel
hispane:
cinta, cordón
hungare:
fűző, cipőfűző, ruhafűző, fűzőzsinór
indonezie:
tali (sepatu)
japane:
ひも, 編みひも [あみひも], 罠 [わな]
katalune:
cordó ŝu~o: cordó de les sabates.
nederlande:
veter
pole:
sznurówka
portugale:
cadarço, cordão, atilho
ruse:
шнурок
tibete:
ཇུར་སྒྲོག་རྒྱག་
ukraine:
шнур, шнурок, шнурівка

laĉi

(tr)
Kunligi per laĉo: laĉi ŝuojn; rimarkinte, ke ŝi estas tro forte laĉita, tratranĉis la laĉon, ŝi komencis spiri, kaj iom post iom revenis la vivo [6]; estas nun modo porti ĉe la pantalonoj bukojn, per kiuj oni povas laŭvole laĉi ilin pli vaste aŭ pli malvaste [7]; (figure) pro iaj kelkaj miloj da favaj dukatoj […] mi [ne] laĉu mian volon per leĝoj [8]! VD:ligi1, plekti
angle:
lace
beloruse:
шнураваць
bretone:
lasañ
ĉine:
[zā], 紮 [zā], 繯 [huán], 缳 [huán]
france:
lacer
germane:
schnüren, zuschnüren, einschnüren
hispane:
anudar, enlazar, atar
hungare:
összefűz, összezsinóroz
japane:
~のひもを結ぶ [のひもをむすぶ], ひもで締める [ひもでしめる], 束縛する [そくばくする]
katalune:
lligar, nuar
nederlande:
rijgen (met een veter)
pole:
sznurować (buty), zawiązać (buty)
portugale:
amarrar
ruse:
шнуровать, связывать (в переносном смысле)
ukraine:
шнурувати

administraj notoj