*ruband/o

*rubando

1.
TEKS Ŝtofa bendo uzata kiel ornamo: [la] malgranda knabino […] havis sur ĝi silkan veston kaj malgrandan, mallarĝan, bluan rubandon trans la ŝultroj [1]; [la] sovaĝaj cignoj […] ŝvebis unu post la alia, tio aspektis kiel longa blanka rubando [2]; longaj verdaj silkaj rubandoj flirtas de la ĉapeloj [3]; ordena rubando [4]; kolumetoj el plisita rubando [5]. VD:banderolo, ordeno, strio, zono.
2.
Vindo: ĉiun manon kaj piedon, ĉiun fingron de l' mortinto oni ĉirkaŭvolvis per rubandoj, sur kiuj estis skribitaj preĝoj kaj ĵuroj [6]. VD:bandaĝo, rimeno,
3.
(figure) Longa vico da aĵoj senmanke sinsekvaj: senfinaj rubandoj da regimentoj fluis en la centron de la urbo; rubandoj de fumo FdO ; saltante sur vojo rubanda FK ; SIN:ĉeno, girlando, rozario.
angle:
1. ribbon
beloruse:
1. стужка, пас, тасьма 2. бінт 3. стужка, ланцуг, чарга
ĉeĥe:
lenta, pás, pentle, páska z látky, stuha, tkanice, tkanička
france:
1. ruban 3. défilé (fig.)
germane:
1. Band, Zierband 2. Wickel, Wickelband, Windel 3. Kolonne, Schlange, Marschsäule
hungare:
1. szalag, pántlika 2. szövetcsík, kötözőszalag 3. szalag, kígyó (átv.)
japane:
リボン, テープ [てーぷ], ひも, 帯状のもの [おびじょうのもの], 綬 [じゅ]
nederlande:
1. lint 2. zwachtel 3. lint
pole:
3. pas, taśma, wstęga
portugale:
1. fita, tira, banda, faixa
ruse:
лента 1. лента, тесьма 2. бинт
slovake:
pásik, stuha, stužka
ukraine:
стрічка, тасьма, смужка

brakrubando

Rubando ĉirkaŭanta brakon, pliofte kiel indikilo de ia funkcio de la portanto: porti blankan brakrubandon [7]. VD:braceleto
7. W. Heller, trad. B. Westerhoff: Lidia, la Vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto, 2007
angle:
armband
beloruse:
павязка, повязь (на руцэ)
france:
brassard
germane:
Armband, Armbinde
pole:
mankiet

ŝtrumpa rubando

TEKS Rubando volvita ĉirkaŭ la supra finaĵo de ŝtrumpo por fiksi ĝin ĉe la kruro: li ĵus atingis la edziĝotaŭgan aĝon, kiam li okaze trafis en lavotan tolaĵon kune kun ŝtrumpa rubando [8].
angle:
garter
beloruse:
падвязка (на панчосе)
france:
jarretière
germane:
Strumpfband
pole:
podwiązka

administraj notoj

brak~o: Mankas dua fontindiko.
ŝtrumpa ~o : Mankas dua fontindiko.