langvor/o PIV1

langvoro

(poezie)
Malviglo, ĝenerala laco kun neintereso pri ĉio ekstera: dolĉa langvoro [1]; vi kuŝas en plena malstreĉiĝo kaj langvoro [2]. VD:apatio, deprimo, dormemo, enuo, indiferenteco, melankolio, spleno
angle:
languor
beloruse:
млявасьць, млосьць, зьнямога
ĉeĥe:
malátnost, ochablost
ĉine:
疲倦 [píjuàn], 黯淡无光 [àndànwúguāng], 黯淡無光 [àndànwúguāng], 疲乏 [pífá]
france:
alanguissement, langueur
germane:
Trägheit, Mattigkeit
hungare:
bágyadtság, ernyedtség, lankadás
katalune:
llangor
nederlande:
loomheid, slapheid
pole:
wyczerpanie, niemoc, zmęczenie
rumane:
epuizare, neputință, oboseală
slovake:
malátnosť, ochablosť, skleslosť
ukraine:
смуток, печаль, нудьга, знемога, знесилення, знесилля

langvori

(poezie)
Malvigli, pro korpa kaj spirita laco sin lasi al iom malgaja revado: la subaj uloj permesis al si jen langvori, jen formi klikon [3]; ŝi longe rigardas min en silento, langvore gustumante la kafon [4]; Anstataŭ pimpe Alaŭdjubili al la lum' Ja licas nur sengrimpe Langvori en mucida hum' [5]; venos konscio pri la trista stato nia: ke vi kaj mi langvoras en katenoj forĝitaj pli per hom' ol per destino [6].
3. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 58a, p. 277a
4. Monato, Daniel L. Mason: Matena kafo, 2011
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Lamentado
6. Monato, Garvan Makaj: Soneto, 2010
angle:
languish
ĉeĥe:
být vyčerpán, soužit se, trápit se
ĉine:
扫兴 [sǎoxìng], 掃興 [sǎoxìng]
france:
languir
germane:
abhängen (nichts tun), Trübsal blasen
hungare:
bágyadt, ernyedt, lankadt
katalune:
llanguir
nederlande:
kwijnen
pole:
wyczerpanym być, zmęczonym być
rumane:
istovita, obosit
slovake:
byť vyčerpaný, súžiť sa, trápiť sa
ukraine:
нудитися, знемагати

administraj notoj