*ment/o

*mento  

1.  
BOT Genro el familio lamiacoj (Mentha); staŭdo kun simplaj segildentaj folioj, ŝajnverticiloj aŭ ŝajnspikoj de multaj dulipaj blankaj aŭ rozkoloraj floroj, kies unuloba supra lipo estas proksimume samgranda kiel la tri loboj de la malsupra, tiel ŝajnigante kvarnombran korolon; la frukto dividiĝas en kvar ĉelojn kun po unu semo: ŝajnis kvazaŭ la silenta arbara naturo per tio fariĝis sankta preĝejo [...] kaj la sovaĝa mento bonodoris kvazaŭ ĝi volus anstataŭi altaron kaj incensojn [1].
2.  
KUI Pipromento2: ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj de anizo kaj de kumino [2].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, lasta sonĝo de maljuna kverko
2. La Nova Testamento, Mateo 23:23
angle:
1. mint
beloruse:
1. мята
bretone:
bent
ĉeĥe:
máta
france:
1. menthe
germane:
1. Minze 2. Pfefferminze
hinde:
1. पुदीना [pudīnā]
hispane:
1. menta
hungare:
1. menta 2. borsmenta
katalune:
menta
latinece:
Mentha
nederlande:
1. munt 2. pepermunt
perse:
1. پونه 2. نعناع
pole:
mięta 2. mięta pieprzowa
portugale:
1. menta, hortelã 2. hortelã-pimenta
ruse:
1. мята 2. мята перечная
slovake:
mäta
turke:
1. nane

pipromento KrDE

1.  
BOT Specio de mento (Mentha piperita), aroma herbo uzata kiel spico, en tizanoj kaj en farmacio.
2.  
KUI Spico farita el la folioj de pipromento1.
angle:
peppermint
bretone:
1. bent-liorzh
france:
menthe poivrée
germane:
Pfefferminze
hungare:
borsmenta
katalune:
herba sana
latinece:
Mentha piperita
nederlande:
pepermunt
perse:
نعناع
pole:
mięta, mięta pieprzowa
portugale:
1. hortelã-pimenta 2. hortelã-pimenta
ruse:
мята перечная

administraj notoj

pipro~o : Mankas dua fontindiko.
pipro~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.