tradukoj: bg cs de en fr id pl pt sk

moldav/o

moldavo

1.  
Ŝtatano de Moldavujo: en novembro 2010 moldavoj frontis alian malfacilan ekzamenon: balotojn parlamentajn [1].
2.
Homo kun moldava nacieco: italo kaj moldavo pli-malpli povas interkompreni, ĉar iliaj prapatroj antaŭ 1500 jaroj parolis en la sama lingvo [2].

moldava

Rilatanta al moldavoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: la tiama prezidanto de la Moldava Respubliko lasthore rifuzis subskribi la dokumenton [3]; la oficialaj, ŝtataj lingvoj en Transdnestrio estas la moldava (tio estas la rumana), la ukraina kaj la rusa: parolata tamen estas nur la lasta [4].

Moldavujo RLN (MD)  

1.  
GEOGPOL Ŝtato en la orienta Eŭropo kun ĉefurbo Kiŝinevo; iama respubliko de Sovetunio; teritorio de Respubliko Moldavujo, limanta kun Rumanujo kaj Ukrajnujo: Moldavio (aŭ Moldavujo) […] administre dividiĝas en 32 distriktojn, ĉiuj nomitaj laŭ sia ĉefurbo [5].
2.
Iu el la antaŭaj regnoj aŭ landoj en tiu regiono loĝata de moldavoj: la Princlando Moldavio respektive Moldavujo estis historia regno en la sudorienta Eŭropo, kiu en 1859 kuniĝis kun Valaĥio, formante en 1861 Rumanion [6].
SIN:Moldavio

tradukoj

anglaj

M~ujo : Moldova.

bulgaraj

M~ujo : Молдова.

ĉeĥaj

~o: obyvatel Moldávie.

francaj

~o: Moldave (subst.); ~a: moldave (adj.); M~ujo : Moldavie, République de Moldavie.

germanaj

~o: Moldawier; ~a: moldawisch; M~ujo : Moldawien.

indoneziaj

M~ujo : Moldova.

polaj

M~ujo : Mołdawia, Mołdowa, Republika Mołdawii.

portugalaj

~o: moldavo ; ~a: moldavo ; M~ujo : Moldávia.

slovakaj

~o: obyvateľ Moldavska.

fontoj

1. Monato, Pan Gavrilan/pg: Proksima kubuto, sed ne por la buŝo
2. Monato, Mihail Korotkov : La turka havas familion
3. Monato, Pan Gavrilan: En la lando de la flavaj bicikloj
4. Monato, Pan Gavrilan: En la lando de la flavaj bicikloj
5. Vikipedio, Moldava Respubliko
6. Vikipedio, Princlando Moldavio


ℛevo | datumprotekto | moldav.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.12 2019/02/12 18:10:32