tradukoj: be de en nl ru sv tr


Privilegio donanta al iu persono, kompanio aŭ ŝtato ekskluzivan
rajton fabriki aŭ vendi ian komercaĵon aŭ plenumi ian servon:
ŝtata monopolo pri tabako;
havi monopolon super la merkato.
akaparo,
kartelo,
trusto,
koncesio,
privilegio.

Merkata situacio, en kiu unu kompanio regas la vendan flankon kaj
tiel povas dikti la prezojn aŭ liverkondiĉojn al la klientoj.
Monopolo povas estiĝi per laŭleĝaj aŭ kontraŭleĝaj agoj. En
ambaŭ
okazoj registaroj ofte batalas kontraŭ monopolfirmaoj, ĉar
monopolo
signifas manka konkurado kaj tiel tendencas al altigo de prezoj
kaj
malaltigo de la produktkvalito.
Se regas du grandaj kompanioj, oni tion nomas duopolo, se pluraj,
oligopolo.
duopolo,
polipolo,
oligopolo.
[2]

Ĝui monopolon pri io:
la trusto monopoligas la petrolon;
spiri liberan, de neniu monopoligitan aeronZ.




