tradukoj: be de el en es fr hu nl pl pt ru

2neŭtr/a

neŭtra

1.  
LIN Gramatika genro1genro2, kiu depende de la lingvo povas implici neulecon aŭ neaktivecon. En Esperanto tiu nocio konkretiĝas en aĵgenro.
2.
KEM Nek acida nek baza.
3.  
MATKompLeks (p.p. elemento eE rilate al operacio en E) Tia, ke xe = ex = x por ĉiu xE: la nombroj 0 kaj 1 estas neŭtraj respektive rilate al adicio kaj multipliko; idento-rilato estas neŭtra rilate al kunligo de rilatoj.
Rim.: Pli vaste eblas diri, ke elemento estas neŭtra dekstre (resp. maldekstre), se nur xe = x (resp. ex = x). Kiam la operacion oni signas adicie (resp. multiplike), la neŭtran elementon oni ofte signas per 0 (resp. 1).

neŭtriganto, neŭtriga elemento  

MATKompLeks
(de elemento xE rilate al operacio en E) Tia elemento x~, ke xx~ = x~x = e, kie e estas neŭtra 3 rilate al operacio : se ĝi ekzistas, kaj se la operacio estas asocieca, la neŭtriganto estas unika; neŭtriganto de neŭtriganto de x estas x mem; -3 estas neŭtriganto de 3 rilate al adicio.
Rim.: Kiam la operacion oni signas adicie (resp. multiplike), la neŭtriganton de x oni ofte signas per -x (resp. x-1). VD:inverso, kontraŭegalo.

neŭtrigebla  

MATKompLeks
(p.p. elemento xE rilate al operacio en E) Tia, ke ekzistas ĝia neŭtriganto rilate al en E: la nombro 2 ne estas neŭtrigebla rilate al multipliko en la aro de entjeroj, sed ja en la aro de racionaloj. VD:inversigebla, invershava, kontraŭegaligebla.

neŭtra elemento, neŭtraĵo  

MATKompLeks
(de aro E rilate al operacio en E) Elemento en E, neŭtra 3 rilate al : se ekzistas neŭtra elemento, ĝi estas unika. SUB:unuo, nulo.

tradukoj

anglaj

~a 1.: neuter, inanimate; ~a 2.: neutral; ~a 3.: neutral; ~iganto, ~iga elemento : reciprocal element; ~igebla : invertible; ~a elemento, ~aĵo: neutral element.

belorusaj

~a 1.: ніякі (род); ~a 2.: нэўтральны; ~a 3.: нэўтральны.

francaj

~a: neutre; ~iganto, ~iga elemento : élément symétrique; ~igebla : symétrisable; ~a elemento, ~aĵo: élément neutre.

germanaj

~a 1.: sächlich; ~a 2.: neutral; ~a 3.: neutral; ~iganto, ~iga elemento : inverses Element; ~igebla : invertierbar; ~a elemento, ~aĵo: neutrales Element.

grekaj

~a: ουδέτερος.

hispanaj

~a 1.: neutro.

hungaraj

~a 1.: semleges; ~a 2.: semleges; ~a 3.: neutrális; ~iganto, ~iga elemento : semleges elem; ~igebla : invertálható; ~a elemento, ~aĵo: semleges elem.

nederlandaj

~a 1.: onzijdig; ~a 2.: neutraal.

polaj

~a 1.: nijaki; ~a 2.: obojętny; ~a 3.: neutralny; ~iganto, ~iga elemento : element odwrotny; ~a elemento, ~aĵo: element neutralny.

portugalaj

~a: neutro.

rusaj

~a 1.: средний (о роде); ~a 2.: нейтральный; ~a 3.: нейтральный; ~iganto, ~iga elemento : нейтрализующий элемент, обратный; ~igebla : нейтрализуемый; ~a elemento, ~aĵo: нейтральный элемент.

fontoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iganto, ~iga elemento: Mankas dua fontindiko.
~iganto, ~iga elemento: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igebla: Mankas dua fontindiko.
~igebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a elemento, ~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~a elemento, ~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | neuxtr.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.27 2015/09/21 13:10:28