tradukoj: cs de en es fa fr id nl no pl sk

8norveg/o Hamlet

norvego, norvegino

1.  
Ŝtatano de Norvegujo: mi lernis ami la Norvegojn, ŝi respondis, kaj mi edziniĝos nur en tia okazo, se mi povos veni Norvegujon [1].
2.
Homo kun norvega nacieco: la batalo kontraŭ la Norvegoj Hamlet ; la maljuna estro de l’ norvegoj Hamlet .

norvega

1.
Rilatanta al norvegoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: la Norvega reĝo Fortinbras Hamlet ; mi ekaŭdis fraŭlinan voĉon post mi, dirantan en pura norvega lingvo: Dio, kion mi faros FK .
2.  
(la) Norvega lingvo: li kantis, kaj igis nin kunkanti, plurajn belajn kantojn, kiujn li persone tradukis el la norvega [2].

Norvegujo (NO)  

GEOGPOL Ŝtato en la norda Eŭropo sur la Skandinava duoninsulo kun ĉefurbo Oslo; teritorio de Regno Norvegujo; ĝi limas kun Finnlando, Rusujo, Svedujo kaj Atlantiko: maljuna gnomo el Norvegujo, kiu loĝas en la malnova roko de Dovro kaj posedas multe da rokaj kasteloj kaj orminejon [3]; en Aprilo devis iri ŝipo al Norvegujo, kaj Georgo estis kunveturonta [4]. SIN:Norvegio

tradukoj

anglaj

~o, ~ino: Norwegian (subst.); ~a 1.: Norwegian (adj.); ~a 2.: Norwegian (language); N~ujo : Norway.

ĉeĥaj

~o, ~ino: Nor; ~a: norský.

francaj

~o, ~ino: Norvégien, Norvégienne (subst.); ~a 1.: norvégien, norvégienne (adj.); ~a 2.: norvégien (langue); N~ujo : Norvège.

germanaj

~o, ~ino: Norweger; ~a: norwegisch; N~ujo : Norwegen.

hispanaj

N~ujo : Noruega.

indoneziaj

N~ujo : Norwegia.

nederlandaj

~o, ~ino: Noor; ~a: Noors; N~ujo : Noorwegen.

norvegaj

~o, ~ino: nordmann; ~a: norsk; N~ujo : Norge.

persaj

N~ujo : نروژ.

polaj

N~ujo : Norwegia, Królestwo Norwegii.

slovakaj

~o, ~ino: Nór; ~a: nórsky.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
2. Monato, Garvan Makaj: Neniam plu
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj


ℛevo | datumprotekto | norveg.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2018/08/24 15:10:13