tradukoj: be bg de en es fr id nl pl pt

8Panam/o PIV1

8Panamo RLN (PA)  

GEOGPOL Ŝtato en la centra Ameriko; teritorio de Respubliko Panamo, limanta kun Kolombio, Kostariko kaj oceanoj: Atlantiko kaj Pacifiko; kun ĉefurbo Panamurbo: ambaŭ gepatroj de McCain ja estis civitanoj de Usono, sed li naskiĝis en hospitalo en Panamo kaj teorie povus fariĝi civitano de Panamo [1]; la plej riĉaj landoj en la mondo urĝe postulis reformojn en landoj […] kiuj disponigas nepravigeblajn impostajn faciligojn, […] en la listo estas ankaŭ landoj kiel Andoro, Monako kaj Panamo, […] [2].

panama

Rilata al Panamo: la projektegoj de la Sueza kaj Panama kanaloj [estis] fruaj provoj de tutmondigo, kiuj komence ankaŭ fiaskis kaj ekfunkciis nur longe post ekkonstruado [3].

panamano, panamanino

Civitano de Panamo: oni diras, ke por panamano nenio estas pli serioza afero ol karnavalo [4].

tradukoj

anglaj

P~o : Panama.

belorusaj

P~o : Панама.

bulgaraj

P~o : Панама.

francaj

P~o : Panama; p~a: panaméen, panaméenne (adj.); p~ano, p~anino: Panaméen, Panaméenne (subst.).

germanaj

P~o : Panama; p~a: panamaisch; p~ano, p~anino: Panamaer.

hispanaj

P~o : Panamá.

indoneziaj

P~o : Panama.

nederlandaj

P~o : Panama.

polaj

P~o : Panama, Republika Panamy.

portugalaj

P~o : Panamá.

fontoj

1. Monato, Alexander Gofen: Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo
2. Monato, Roland Rotsaert: Ĉu venos fino de la impostaj paradizoj?
3. Monato, Stefan Maul: Gigantismo
4. Vikipedio, Karnavalo


ℛevo | datumprotekto | panam.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.13 2018/08/24 14:10:13